Vinicius ankaŭ ne sciis klarigi al si tion, kio okazis, kaj
en la fundo de la animo li estis mirigita preskaŭ ne malpli, ol
Chilo. Ĉar, ke kun li mem oni agis tiel, kiel oni agis, kaj anstataŭ
venĝi kontraŭ li por tiu atako, zorgeme okupiĝis pri
liaj vundoj, tion ĉi li atribuis parte al la instruo, kiun ili konfesis,
pli multe al Ligia, kaj iom ankaŭ al sia grandega signifo.
Sed ilia konduto rilate al Chilo simple superis liajn
konceptojn pri la homa pardonpovo. Ankaŭ al li malgraŭvole
trudis sin la demando, kial ili ne mortigis la grekon? Ili ja
povus tion fari senpune. Ursus enterigus lin en la ĝardeno aŭ
portus nokte en Tibron, kiu en tiu tempo de noktaj banditagoj,
plenumataj de la Cezaro mem, tiel ofte surbordigadis
matene homajn korpojn, ke neniu eĉ esploris ilian devenon.
Krom tio, laŭ Vinicius, la kristanoj ne nur povis, sed eĉ devis
mortigi Chilon. Kompato ne estis tute fremda al tiu mondo,
al kiu apartenis la juna patricio. La atenanoj ja konstruis al ĝi
altaron kaj dum longa tempo rezistis enkondukon de la gladiatoraj
luktoj en Atenojn. Okazis iafoje, ke eĉ en Romo venkitoj
ricevis pardonon, kiel ekzemple Calicratus, la reĝo de l’ britoj,
kiu, militkaptita de Claudius kaj malavare de li dotita, libere
loĝis en la urbo. Sed venĝo pro personaj malbonagoj ŝajnis al
Vinicius, same kiel al ĉiuj aliaj, prava kaj justa. Rezigni ĝin
estis io kontraŭ lia animo. Li ankaŭ aŭdis, vere, en Ostriano, ke
oni devas ami eĉ siajn malamikojn, li tamen konsideris tion
kiel teorion, ne havantan signifon en la vivo. Kaj eĉ nun
ankoraŭ lian kapon trakuris la penso, ke eble oni ne mortigis
Chilon nur tial, ke estis ia festperiodo aŭ lunfazo, dum kiu
la kristanoj ne devas mortigi. Li aŭdis, ke estas tiaj tempodaŭroj,
en kiuj al diversaj nacioj ne estas permesite eĉ komenci
militon. Sed kial en tiu okazo oni ne transdonis la grekon al
tribunalo, kial la apostolo diris, ke se iu pekus sepfoje, oni
devus sepfoje lin pardoni, kaj kial Glaucus diris al Chilo:
„Dio vin tiel pardonu, kiel mi vin pardonas?” Kaj tam en Chilo
faris al li la plej teruran malbonon, kiun unu homo povas fari al
alia, kaj en Vinicius ĉe la nura penso pri tio, kiel li agus kun
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/204
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estis validigita
ĈAPITRO XXV
200