Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/205

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

iu, kiu ekzemple mortigus Ligian, la koro ekbolis de kolero: ne estus tiaj torturoj, per kiuj li ŝin ne venĝus! Kaj Glaucus pardonis! Kaj Ursus ankaŭ pardonis, li, kiu efektive povus senpune mortigi en Romo kiun ajn li volus, ĉar poste li bezonus nur mortigi la reĝon de la Nemorena bosko kaj okupi lian lokon. Ĉu al la homo, al kiu ne rezistis Croto, rezistus la gladiatoro, tenanta tiun rangon, kiun oni akiris nur per mortigo de la antaŭa „reĝo”? Unu sola respondo estis al ĉiuj tiuj demandoj. Nome, ke ili ne mortigis pro iu boneco, tiel granda, ke simila ne ekzistis ĝis nun en la mondo, kaj pro senlima amo al la homoj, kiu ordonis forgesi sin mem, faritajn al si malbonojn, sian feliĉon kaj sian malbonsorton — kaj vivi por aliaj. Kian rekompencon tiuj homoj devis por tio ricevi — Vinicius aŭdis en Ostriano, sed ĝi ne povis trovi lokon en lia kapo. Li sentis anstataŭe, ke tiu tera vivo, ligita kun la devo rezigni ĉion, kio estas plaĉa kaj volupta, por la bono de aliaj, devus esti mizera. Tial en tio, kion li pensis ĉi-momente pri la kristanoj, estis krom mirego ankaŭ kompato, kaj kvazaŭ nuanco de malestimo. Ŝajnis al li, ke tio estas ŝafoj, nepre pli aŭ malpli frue formanĝotaj de lupoj, kaj lia romana naturo ne kapablis trovi en si respekton por tiuj, kiuj lasas sin formanĝi. Frapis lin tamen unu afero. Nome, post la eliro de Chilo ia profunda ĝojo lumigis ĉiujn vizaĝojn. La apostolo proksimiĝis al Glaucus kaj, metinte la manon sur lian kapon, diris:

— Kristo venkis en vi!

Kaj Glaucus levis supren la okulojn, tiel plenajn de fido kaj ĝojo, kvazaŭ verŝiĝus sur lin ia grandega, neatendita feliĉo. Vinicius, kiu komprenis nur ĝojon pro plenumita venĝo, rigardis lin per pupiloj, vastigitaj de febro, iom tiel, kiel li rigardus frenezulon. Li vidis tamen, kaj li vidis tion ne sen interna indigno, kiel poste Ligia alpremis siajn reĝidinajn lipojn al la mano de tiu homo, kies aspekto similis tiun de sklavo, kaj ŝajnis al li, ke la ordo de la mondo tute renversiĝas. Poste alvenis Ursus kaj komencis rakonti, kiel li elkondukis Chilon sur la straton kaj kiel li petis de li pardonon por la malbono, kiun li povis fari al liaj brakoj, por kio la apostolo benis lin ankaŭ, kaj Crispus deklaris, ke tio ĉi estis tago de granda venko. Ekaŭdinte pri tiu ĉi venko, Vinicius tute perdis la ordon de siaj pensoj.

Sed kiam Ligia denove donis al li refreŝigan trinkaĵon, li retenis momente ŝian manon kaj demandis:

— Do ankaŭ vi min pardonis?

201