— Ni estas kristanoj. Ni ne rajtas konservi koleron en la koro.
— Ligia — li diris tiam — kiu ajn estas via Dio, mi honoros Lin per hekatombo, nur tial, ke Li estas via Dio.
— Vi honoros Lin en via koro, kiam vi Lin ekamos.
— Nur tial, ke Li estas via Dio .... — ripetis Vinicius per malforta voĉo.
Kaj li mallevis la palpebrojn, ĉar denove ekposedis lin sveneco.
Ligia foriris, sed post momento ŝi revenis kaj, stariĝinte proksime, kliniĝis super li, por vidi ĉu li dormas. Vinicius eksentis ŝian proksimecon kaj, malferminte la okulojn, ridetis; Ligia facile metis sur ilin la manon, kvazaŭ volante inkliniĝi lin al dormo. Tiam ekregis lin granda dolĉeco, sed samtempe li sentis sin pli malsana. Kaj tiel estis efektive. Plene noktiĝis intertempe, kaj kune venis ankaŭ pli forta febro. Pro tio li ne povis endormiĝi kaj sekvis Ligian per la okuloj, kien ajn ĝi moviĝis. Kelkfoje li tamen falis en ian duondormon, en kiu li vidis kaj aŭdis ĉion, kio okazis ĉirkaŭ li, sed en kiu la realeco miksis sin kun febraj vizioj. Ŝajnis do al li, ke en iu malnova, forlasita tombejo trovas sin turforma sanktejo, kie Ligia estas patrino. Kaj li ne deturnis de ŝi la okulojn, sed li vidis ŝin sur la supro de la turo, kun liuto en la mano, tutan en lumo, similan al tiuj pastrinoj, kiuj nokte kantis himnojn al la luno kaj kiujn li vidadis en Oriento. Li mem grimpis kun granda peno sur serpentsimila ŝtuparo, por ŝin forkapti, kaj post li rampis Chilo, klakante per la dentoj pro teruro kaj ripetante: „N e faru tion, sinjoro, ĉar ŝi estas pastrino, pro kiu Li venĝos.... ” Vinicius ne sciis, kiu estas tiu Li, tamen li komprenis, ke li iras plenumi sakrilegion, kaj ankaŭ sentis senmezuran teruron. Sed kiam li atingis la balustradon, ĉirkaŭantan la supron de la turo, apud Ligia ekstaris subite la apostolo kun arĝenta barbo kaj diris: „ne levu kontraŭ ŝin vian manon, ĉar ŝi apartenas al mi.” Kaj, dirinte ĉi tion, li komencis iri kun ŝi straton el lunlumo, kvazaŭ vojon al la ĉielo, kaj li, Vinicius, etendinte al ili la manojn, komencis petegi, ke ili lin kunprenu.
Ĉi-momente li vekiĝis, rekonsciiĝis kaj komencis rigardi antaŭ sin. La fajro sur la alta fajroplato ardis jam malpli forte, sed ĵetis ankoraŭ brilojn sufiĉe vivajn, kaj ili ĉiuj sidis antaŭ la kameno, varmigante sin, ĉar la nokto estis frosteta kaj la ĉambro sufiĉe malvarma. Vinicius vidis iliajn spirojn.