elirantajn el la buŝoj en la formo de vaporo. En la mezo sidis la apostolo, ĉe liaj genuoj, sur malalta tabureto, Ligia, poste Glaucus, Crispus, Miriam , kaj ĉe la fino unuflanke Ursus, aliflanke Nazarius, la filo de Miriam, juna knabo kun belega vizaĝo kaj longaj, nigraj haroj, kiuj falis ĝis liaj ŝultroj.
Ligia aŭskultis kun okuloj levitaj al la apostolo, kaj ĉiuj kapoj estis turnitaj al li, dum li ion parolis duonvoĉe. Vinicius komencis rigardi lin kun certa superstiĉa timo, ne multe malpli granda, ol tiu teruro, kiun li sentis en la febra vizio. Venis ankaŭ al li la ideo, ke en la febro li sentis veron kaj ke tiu maljuna veninto el malproksimaj landoj efektive forprenas de li Ligian kaj kondukas ŝin sur iajn nekonatajn vojojn. Li estis ankaŭ certa, ke la maljunulo parolas pri li, kaj eble konsilas, kiel disigi lin de Ligia, ĉar ŝajnis al Vinicius tute neeble, ke iu povus paroli pri io alia, do, streĉinte la tutan konscion, li komencis aŭskulti la vortojn de Petro.
Li tamen plene eraris, ĉar la apostolo denove parolis pri Kristo.
— Ili vivas per tiu ĉi nomo! — ekpensis Vinicius.
Kaj la maljunulo rakontis pri la kapto de Kristo. Venis roto kaj pastraj servistoj, por Lin kapti. Kiam la Savinto demandis ilin, kiun ili serĉas, tiuj diris: „Jesuon Nazaretan!” Sed kiam Li diris al ili: „Mi estas!” — ili falis teren, ne kuraĝante levi kontraŭ Lin la manojn, kaj nur post refoja demando ili Lin kaptis.
Ĉi-momente la apostolo interrompis kaj, etendinte la manojn al la fajro, diris:
— La nokto estis malvarma, kiel hodiaŭ, sed mia koro ekbolis, do mi eligis glavon, por Lin defendi, kaj mi fortranĉis la orelon al servisto de la ĉefpastro. Kaj mi defendus Lin pli, ol la propran vivon, se Li ne dirus al mi: „Metu vian glavon en la ingon. Ĉu la kalikon, kiun la Patro al mi donis, mi ne trinkos?” .... Tiam ili kaptis Lin kaj ligis....
Dirinte ĉi tion, li metis la manojn al la frunto kaj eksilentis, volante antaŭ la plua rakontado ekregi la forton de la rememoroj. Sed Ursus, ne povante sin deteni, saltleviĝis, plibonigis per fera stango la fajron sur la fajroplato, tiel, ke fajreroj ekŝprucis orpluve kaj la flamo pli vive eksaltis, poste li sidiĝis kaj ekkriis:
— Kio ajn tiam okazus — ha ! ....
Sed li interrompis subite, ĉar Ligia metis la fingron sur la buŝon. Li nur spiris laŭtege, kaj oni vidis, ke li ribelas en