Promenante en la ĝardeneto, Vinicius rakontis al ŝi en vortoj mallongaj, elŝiritaj el la fundo de la koro, tion, kion li antaŭ momento konfesis al la apostoloj: nome la maltrankvilecon de sia animo, la ŝanĝojn, kiuj en li okazis, kaj fine tiun senliman sopiron, kiu vualis lian vivon de la tempo, kiam ŝi forlasis la loĝejon de Miriam. Li konfesis al Ligia, ke li volis ŝin forgesi, sed ne povis. Li pensis pri ŝi dum tutaj tagoj kaj tutaj noktoj. Memorigadis ŝin al li tiu kruceto, ligita el buksaj branĉetoj, kiun ŝi lasis al li kaj kiun li lokis en sian lararium kaj malgraŭvole adoris, kvazaŭ ion dian. Kaj li sopiris ĉiam pli forte, ĉar la amo estis pli potenca, ol li, kaj jam ĉe Aulusoj ĝi tute ekregis lian animon… Al aliaj la fadenon de la vivo ŝpinas Parcoj, sed al li ŝpinis ĝin amo, sopiro kaj malĝojo. Malbonaj estis liaj agoj, sed ili fluis el lia amo. Li amis ŝin ĉe Aulusoj kaj sur Palatino, kaj kiam li ŝin vidis en Ostriano, aŭskultantan la vortojn de Petro, kaj kiam li iris kun Croto por ŝin forkapti, kaj kiam ŝi gardis ĉe lia lito, kaj kiam ŝi lin forlasis Venis Chilo, kiu malkaŝis ŝian loĝejon kaj konsilis ŝin forkapti, sed li preferis puni Chilon kaj iri al la apostoloj peti pri la vero kaj pri ŝi… Kaj estu benita tiu momento, en kiu tia penso venis en lian kapon, ĉar jen li estas apud ŝi, kaj ŝi ja ne forkuros de li plu, kiel ŝi forkuris el la loĝejo de Miriam?
— Mi ne de vi forkuris — diris Ligia.
— Do kial vi tion faris?
Kaj ŝi levis al li siajn iridkolorajn okulojn, poste, mallevinte la hontigitan vizaĝon, respondis:
— Vi scias…
Vinicius eksilentis momento pro la troabundo da ĝojo, poste li komencis denove rakonti, kiel grade liaj okuloj malfermiĝadis al tio, ke ŝi estas tute diferenca de la romaninoj kaj simila eble al la sola Pomponia. Li cetere ne sciis bone eldiri tion al ŝi, ĉar li mem ne konsciigis al si klare tion, kion li sentis, ke en ŝi naskiĝas en la mondon iu tute nova beleco, kiu ĝis nun ne ekzistis en la mondo, kaj kiu estas ne nur statuo, sed ankaŭ animo. Li diris al ŝi aliflanke tion, kio plenigis ŝin per