Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/274

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĝojo, ke li ekamis ŝin eĉ pro tio, ke ŝi forkuris de li, kaj ke ŝi estos al li sankta ĉe la hejma fajro.

Poste, kaptinte ŝian manon, li ne povis paroli plu, li nur rigardis ŝin kun ravo, kiel reakiritan feliĉon de la vivo kaj ripetadis ŝian nomon, kvazaŭ volante certiĝi, ke li estas apud ŝi:

— Ho Ligia! Ho Ligia!…

Fine li komencis demandi, kio okazis en ŝia animo, kaj ŝi konfesis al li, ke ŝi ekamis lin jam en la domo de Aulusoj, kaj ke se li rekondukus ŝin al ili de Palatino, ŝi konfesus al ili sian amon kaj penus elpeti por li ilian pardonon.

— Mi ĵuras al vi — diris Vinicius — ke ne venis eĉ al mi la penso forpreni vin de Aulusoj. Petronius iam diros al vi, ke mi diris al li jam tiam: ŝi ŝmiru mian pordon per lupa grasaĵo kaj eksidu ĉe mia hejmfajro! Sed li elmokis min kaj sugestiis al Cezaro, ke li vin ekpostulu, kiel garantiulinon, kaj transdonu al mi. Kiomfoje mi malbenadis lin en mia doloro! Sed eble tamen favora sorto tiel aranĝis, ĉar alie mi ne ekkonus la kristanojn kaj ne komprenus vin…

— Kredu al mi, Marcus — respondis Ligia — ke tiel Kristo intence kondukis vin al si.

Vinicius levis la kapon kun certa miro.

— Vere! — li respondis vive — Ĉio kombiniĝis tiel strange, ke mi, serĉante vin, renkontis la kristanojn… En Ostriano mi aŭskultis kun mirego la apostolon, ĉar tiajn aferojn mi neniam aŭdis. Vi preĝis por mi, Ligia.

— Jes! — ŝi respondis.

Ili pasis preter la laŭbeto, kovrita de hedera densaĵo, kaj proksimiĝis al la loko, kie Ursus, sufokinte Croton, ĵetis sin sur Viniciuson.

— Tie ĉi — diris la juna viro — se vi ne malpermesus, mi pereus.

— Ne parolu pri tio! — respondis Ligia — kaj ne memoru tion al Ursus.

— Ĉu mi povus venĝi kontraŭ li pro tio, ke li vin defendis? Se li estus sklavo, mi tuj donus al li liberecon.

— Se li estus sklavo, Aulusoj lin delonge liberigus.

— Ĉu vi memoras — diris Vinicius — ke mi volis revenigi vin al Aulusoj? Sed vi respondis al mi, ke la Cezaro povus pri tio ekscii kaj venĝi kontraŭ ili. Rigardu: nun vi povos ilin vidadi, kiomfoje vi volos.

— Kial, Marcus?

— Mi diras: nun, kaj mi pensas, ke vi povos sendanĝere

270