Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/275

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

vidadi ilin, kiam vi estos mia edzino. Jes! Ĉar se la Cezaro, eksciinte pri tio, demandos, kion mi faris kun la konfidita al mi garantiulino, mi diros: mi edzinigis ŝin kaj ŝi vizitadas Aulusojn laŭ mia permeso. Li ne restos en Antiumo longe, ĉar li volas iri Ahajon, kaj se li eĉ restus, mi ne bezonas vivadi lin ĉiutage. Kiam Paŭlo el Tarso instruos al mi vian veron, mi tuj akceptos bapton kaj revenos ĉi tien, reakiros la amikecon de Aulusoj, kiuj en proksimaj tagoj revenos en la urbon, kaj estos plu neniaj baroj. Tiam mi kunprenos vin kaj sidigos ĉe mia hejmofajro! O! Carissima, carissima!

Dirinte ĉi tion, li etendis la brakojn, kvazaŭ vokante la ĉielon ateste al sia amo, kaj Ligia, levinte al li siajn lumajn okulojn, diris:

— Kaj tiam mi diros: „kie vi, Gaius, tie mi, Gaia”.

— Ne, Ligia! — vokis Vinicius — Mi ĵuras al vi, ke neniam iu virino estis tiel respektata en la hejmo de sia edzo, kiel vi estos en la mia.

Dum momento ili paŝis silente, ne povante enpreni en la brustojn la feliĉon, plenaj de amo unu al la alia, similaj al paro da dioj kaj tiel belegaj, kvazaŭ ilin kune kun la floroj naskus en la mondon la printempo.

Fine ili stariĝis apud cipreso, kreskanta proksime de la loĝeja pordo. Ligia apogis sin sur ĝia trunko, kaj Vinicius denove komencis peti per vibranta voĉo:

— Ordonu al Ursus iri en la domon de Aulusoj, preni viajn aĵojn kaj infanajn ludilojn kaj transporti ilin al mi.

Sed ŝi, flamiĝinte, kiel rozo aŭ kiel matenruĝo, diris:

— La moro ordonas alie…

— Mi scias. Ordinare portas ilin pronuba [1] nur post la junedzino, sed faru tion por mi. Mi kunprenos ilin en mian domon en Antiumo kaj ili vin memorigados al mi.

Ĉe tio li kunmetis la manojn, kiel infano, kiu petas:

— Pomponia revenos en proksimaj tagoj, do faru tion, diva, faru, carissima mia!

Pomponia faru, kiel ŝi volos — respondis Ligia, ruĝiĝante ankoraŭ pli ĉe la mencio pri pronuba.

Kaj denove ili eksilentis, ĉar la amo komencis sufoki la spiron en iliaj brustoj. Ligia staris, apogita per la dorso sur la

cipreso, kun vizaĝo, blankanta en la ombro, kvazaŭ floro, kun

  1. Pronuba akompanis junedzinon kaj instruis ŝin pri la devoj de edzino
271