Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/276

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

mallevitaj okuloj kaj pli vive ondanta brusto; la vizaĝo de Vinicius iĝadis alterne flamanta kaj pala. En la posttagmeza silento ili aŭdis la batadon de la propraj koroj kaj en la komuna ekstazo tiu ĉi cipreso, la mirtaj arbustoj kaj la hederoj de la laŭbeto alisorĉiĝis por ili en ĝardenon de amo.

Sed Miriam aperis en la pordo kaj invitis ilin al la posttagmeza manĝo. Ili eksidis do inter la apostoloj, kaj tiuj ĉi rigardis ilin kun ĝojo, kiel la junan generacion, kiu post ilia morto devis konservi kaj semi plue la grajnojn de la nova instruo. Petro rompis kaj benis la panon; sur ĉiuj vizaĝoj estis paco kaj ia grandega feliĉo ŝajnis plenplenigi tiun ĉi tutan ĉambron.

— Vidu — diris fine Paŭlo, turnante sin al Vinicius — ĉu ni estas malamikoj de la vivo kaj de ĝojo?

Kaj tiu ĉi respondis:

— Mi scias nun, kiel estas, ĉar neniam mi estis tiel feliĉa, kiel meze de vi.


FINO DE LA UNUA PARTO