Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
ĈAPITRO V


Aulus tamen prave supozis, ke li ne estos allasita antaŭ la vizaĝon de Nero. Oni respondis al li, ke la cezaro estas okupita per kantado kun la liutisto Terpnos, kaj ke ĝenerale li ne akceptas tiujn, kiujn li mem ne alvokis. Ĝi signifis, ke Aulus ne provu, ankaŭ estonte, vidi la cezaron.

Aliflanke Seneca, kvankam malsana je febro, akceptis la maljunan komandanton kun ŝuldata al li respekto — sed kiam li elaŭskultis lian aferon, li ridetis maldolĉe kaj diris:

— Nur unu servon mi povas fari al vi, nobla Plautius, tio estas: neniam montri al la cezaro ke mia koro sentas vian doloron, kaj ke mi volus vin helpi; ĉar se la cezaro ekhavus tiurilate plej etan suspekton, sciu, ke li ne redonus al vi Ligian, kvankam li havus kontraŭ tio neniajn aliajn motivojn, ol agi spite al mi.

Li ankaŭ ne konsilis al li turni sin al Tigellinus, nek al Vatinius, nek al Vitelius. Per mono oni eble povus ion efiki ĉe ili, eble ili volus ankaŭ spiti al Petronius, kies influon ili penas ekŝanceli, sed plej verŝajne ili perfidus al la cezaro, kiagrade Ligia estas kara al Plautius, kaj tiam la cezaro tiom pli certe ŝin ne redonus. Ĉe tio la maljuna saĝulo komencis paroli kun morda ironio, kiun li turnis kontraŭ si mem: „Vi silentis, Plautius, vi silentis dum tutaj jaroj, kaj la cezaro ne amas tiujn, kiuj silentas. Kiel vi povis ne raviĝadi per lia beleco, virto, kantado, per lia deklamado, veturigado kaj versaĵoj. Kiel vi povis ne glori la morton de Britannicus, ne diri laŭdparoladon je la honoro de l’patrinmortiginto kaj ne esprimi gratulojn por la sufoko de Octavia? Mankas al vi antaŭvidemo, Aulus, la antaŭvidemo, kiun ni, vivantaj feliĉe ĉe la kortego, posedas en konvena grado.”

Tiel parolante, li prenis vazeton, kiun li portis ĉe la zono, ĉerpis akvon el la fontano de la impluvium, refreŝigis la bruligitan buŝon kaj parolis plu:

— Ha, Nero havas dankeman koron. Li amas vin, ĉar vi servis al Romo kaj disportis la gloron de lia nomo al la ekstre-

42