moj de la mondo, kaj li amas min, ĉar en lia juneco mi estis lia majstro. Tial, vidu, mi scias, ke ĉi tiu akvo ne estas venenita, kaj mi trinkas ĝin trankvile. Vino en mia domo estus malpli sendanĝera, sed se vi soifas, trinku ĉi tiun akvon. La akvotuboj kondukas ĝin el la Albana montaro, kaj por ĝin veneni, oni devus veneni ĉiujn fontanojn en Romo. Kiel vi vidas, oni povas ankoraŭ esti sekura en tiu ĉi mondo kaj havi trankvilan maljunecon. Mi estas, vere, malsana, sed malsanas pli ĝuste mia animo, ol la korpo.
Ĝi estis vero. Al Seneca mankis tiu anima forto, kiun posedis ekzemple Cornutus aŭ Thraseas, do lia vivo estis sinsekvo de kompromisoj, farataj kun krimo. Li mem tion sentis, li mem komprenis, ke adepto de la principoj de Zenono el Cintio devus iri alian vojon, kaj li suferis pro ĉi tio pli multe, ol pro la timo de morto mem.
Sed la komandanto interrompis nun liajn maldolĉajn konsiderojn.
— Nobla Anneus — li diris — mi scias, kiel la cezaro rekompencis al vi la zorgemon, kiun vi elmontris al li en lia juneco. Sed la forkapton de nia infano kaŭzis Petronius. Montru al mi rimedojn kontraŭ li, montru influojn, kiuj je li efikas, kaj fine mem uzu por li la tutan elokventecon, kiun sukcesos al vi inspiri la malnova amikeco al mi.
— Petronius kaj mi — respondis Seneca — estas homoj el du kontraŭaj tendaroj. Rimedojn kontraŭ li mi ne scias, efikas je li nenies influo. Povas esti, ke malgraŭ sia tuta malvirtemo li pli valoras ankoraŭ, ol tiuj kanajloj, per kiuj Nero hodiaŭ ĉirkaŭiĝas. Sed peni lin konvinki, ke li plenumis malbonan faron, estas nur perdi la tempon; Petronius delonge perdis tiun senton, kiu distingas malbonon de bono. Konvinku lin, ke lia faro estas malbela — tiam li ekhontos. Kiam mi vidos lin, mi diros al li: via ago indas liberigiton. Se tio ĉi ne helpos, nenio helpos.
— Dankon eĉ pro tio — respondis la komandanto.
Poste li ordonis porti sin al Vinicius, kiun li trovis skermantan kun doma skermisto. Kiam Aulus ekvidis la junan viron, trankvile ekzercantan sin en la momento, en kiu la atenco kontraŭ Ligia estis plenumita, ekregis lin terura kolero, kiu, apenaŭ la kurteno falis post la skermisto, eksplodis per torento da maldolĉaj riproĉoj kaj insultoj. Sed Vinicius, eksciinte, ke Ligia estas forkaptita, paliĝis tiel terure, ke eĉ dum momento Aulus ne povis lin suspekti pri partopreno en la