Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

atenco. La frunto de la junulo kovriĝis per ŝvito; la sango, kiu por momento forkuris en la koron, refluis varmonde en la vizaĝon, la okuloj ŝprucigis fajrerojn, el la buŝo ekkuris senordaj demandoj. Ĵaluzo kaj furiozo skuis lin alterne, kiel uragano. Ŝajnis al li, ke Ligia, foje transirinte la sojlon de la cezara domo, estas por li perdita por ĉiam, kaj kiam Aulus eldiris la nomon de Petronius, suspekto, kvazaŭ fulmo, trakuris la penson de la juna soldato — ke Petronius ekmokis lin, aŭ donacante Ligian al Nero, volis per tio certigi al si novajn favorojn de la cezaro, aŭ ke li volis reteni ŝin por si mem. Ke iu, ekvidinte Ligian, ne ekdeziru ŝin samtempe — tion ĉi li ne kapablis imagi.

Nesinregemo, simila al ekfuriozinta ĉevalo, kaj hereda en lia familio, ekposedis lin nun kaj senigis de la konscio.

— Komandanto — li diris per interrompata voĉo — revenu hejmen kaj atendu min… Sciu, ke se Petronius estu eĉ mia patro, mi venĝus al li la malbonon, faritan al Ligia. Revenu hejmen kaj atendu min. Nek Petronius, nek la cezaro ŝin havos!

Post tio li turnis la kunpremitajn pugnojn al la vaksaj maskoj, kiuj staris, en ŝrankoj, en la atrium, kaj eksplodis:

— Je tiuj mortmaskoj! antaŭe mi mortigos ŝin kaj min mem!

Dirinte ĉi tion, Vinicius saltleviĝis, kaj ankoraŭ foje vokinte al Aulus: „atendu min”, li elkuris, kiel freneza, el la atrium kaj kuris al Petronius, dispuŝante envoje preterpasantojn.

Aulus revenis hejmen kun ioma espero. Li supozis, ke se Petronius instigis la cezaron forkapti Ligian, por ŝin fordoni al Vinicius, Vinicius rekondukos ŝin en ilian domon. Fine nemalgrave konsolis lin la penso, ke se Ligia ne estos savita, ŝi estos tamen venĝita kaj ŝirmita per morto kontraŭ la malhonoro. Li kredis, ke Vinicius plenumos ĉion, kion li promesis. Li vidis lian furiozon kaj konis la ekscitemon, denaskan en lia tuta gento. Li mem, kvankam li amis Ligian, kiel patro, preferus ŝin mortigi, ol fordoni al la cezaro, kaj se li ne konsiderus la filon, la lastan posteulon de sia gento, li sendube ĝin farus. Aulus esti soldato, pri la stoikoj li apenaŭ aŭdis, sed per la karaktero li ne multe diferencis de ili, kaj al liaj ideoj, al lia fiereco morto konvenis pli facile kaj pli bone, ol malhonoro.

Reveninte hejmen, li trankviligis Pomponian, transdonis al ŝi sian esperon, kaj ili ambaŭ komencis atendi novaĵojn de Vinicius. De tempo al tempo, kiam en la atrium aŭdiĝadis paŝoj, ili kredis, ke tio estas Vinicius, rekondukanta al ili la amatan infanon, kaj ili estis pretaj el la tuta animo beni ilin ambaŭ.