Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Sed la tempo pasadis, kaj nenia novaĵo venis. Nur vespere aŭdiĝis la frapilo ĉe la pordo.

Post momento sklavo eniris kaj transdonis al Aulus leteron. La maljuna komandanto, kvankam li ŝatis elmontradi sinregemon, prenis ĝin tamen per iom tremanta mano kaj komencis legi tiel avide, kvazaŭ de ĉi tiu letero dependus la ekzisto de lia tuta domo.

Subite lia vizaĝo mallumiĝis, kvazaŭ falus sur ĝin ombro de pasanta nubo.

— Legu — li diris, turninte al Pomponia.

Pomponia prenis la leteron kaj legis, kio sekvas:

„Marcus Vinicius, saluton al Aulus Plautius. Kio okazis, okazis laŭ la volo de la Cezaro, antaŭ kiu klinu la kapojn, kiel klinas mi kaj Petronius”.

Sekvis longa silento.



45