Petronius estis hejme. La pordisto ne kuraĝis haltigi Viniciuson, kiu enkuris la atrium, kiel fulmotondro, poste, eksciinte, ke oni devas serĉi la mastron en la biblioteko, kun tiu sama impeto enkuris la bibliotekon, kaj trovinte Petroniuson skribanta, elŝiris la kanon el lia mano, rompis ĝin, ĵetegis teren, poste premkaptis liajn brakojn per la fingroj kaj, proksimigante la vizaĝon al via vizaĝo, komencis demandi per raŭka voĉo:
— Kion vi faris kun ŝi? Kie ŝi estas?
Sed subite okazis io mirindega. La delikatforma kaj malhardita Petronius ekkaptis la manon de la juna atleto, premantan lian brakon, post tio li ekkaptis lian duan manon, kaj tenante ilin ambaŭ en sia unu kun forto de fera premilo: diris:
— Mi estas malfortulo nur matene, sed vespere mi reakiras la antaŭan viglecon. Provu liberiĝi. Gimnastikon evidente instruis al vi teksisto, kaj kondukon forĝisto.
Sur lia vizaĝo ne vidiĝis eĉ kolero, nur en la okuloj ekflametis ia pala rebrilo de kuraĝo kaj energio. Post momento li lasis la manojn de Vinicius, kiu staris antaŭ li humiligita, hontigita kaj furioza.
— Ŝtalan manon vi havas — li diris — sed je ĉiuj dioj de la infero mi ĵuras, ke se vi min perfidis, mi enbatos ponardon en vian gorĝon, eĉ en la ĉambroj de la cezaro.
— Ni parolu trankvile — rediris Petronius. — Ŝtalo estas pli forta, ol fero, do kvankam el unu via brako oni povus fari du miajn, mi ne devas vin timi. Aliflanke, doloras min via krudeco, kaj se la homa sendankeco povus min ankoraŭ mirigi, mi mirus vian sendankecon
— Kie estas Ligia?
— En la malĉastejo, tio estas en la domo de la cezaro.
— Petronius!
— Trankviliĝu kaj sidiĝu. Mi petis la cezaron pri du aferoj, kiujn li promesis al mi: unue, ke li eligu Ligian el la domo de Aulus, due, ke li donu ŝin al vi. Ĉu vi ne havas ponardon ie en la faldoj de via togo? Eble vi frapos min? Sed mi konsilas al vi atendi kelkajn tagojn, ĉar oni prenus vin en malliberejon, kaj dume Ligia enuus en via domo.