Sekvis silento. Vinicius dum certa tempo rigardis Petroniuson per mirplenaj okuloj, post kio li diris:
— Pardonu min. Mi ŝin amas, kaj la amo konfuzas mian prudenton.
— Admiru min, Marcus. Antaŭhieraŭ mi diris al la cezaro la jenon: mia nevo, Vinicius, tiel ekamegis iun malgrasaĉan knabinon, kiun oni prizorgas ĉe Aulusoj, ke lia domo ŝanĝis sin en vaporbanejon de sopiroj. Vi, cezaro — mi diris — kaj mi, kiuj scias, kio estas la vera beleco, ne donus por ŝi eĉ mil sestercojn, sed la knabo ĉiam ja estis malsaĝa, kiel tripieda tablo, kaj nun li entute malsaĝiĝis.
— Petronius!
— Se vi ne komprenas, ke mi diris ĉi tion, volante sekurigi Ligian, mi emas ekkredi, ke mi diris la veron. Mi persvadis al la Kuprobarba, ke tia estetikulo, kiel li, ne povas konsideri tian knabinon bela, kaj Nero, kiu ĝis nun ne kuraĝas rigardi alie, ol per miaj okuloj, ne trovos en ŝi belecon, kaj ne trovinte ĝin, li ŝin ne deziros. Oni devis sendanĝerigi la simion kaj bridi ĝin per ŝnuro. Nun Ligian pritaksos ĝuste ne li, sed Poppaea, kaj nature ŝi klopodos kiel eble baldaŭ forigi ŝin el la palaco. Kaj mi parolis, kvazaŭ senintence al la Kupra barbo: „Prenu Ligian kaj donu ŝin al Vinicius. Vi rajtas ĝin fari, ĉar ŝi estas garantiulino, kaj se vi ĝin faros, vi malbonagos kontraŭ Aulus.” Kaj li konsentis. Li havis nenian kaŭzon por malkonsenti, tiom pli, ke mi donis al li okazon suferigi honestajn homojn. Oni faros vin oficiala gardisto de la garantiulino, oni transdonos en viajn manojn tiun ligan trezoron, kaj vi, kiel aliancano de la bravaj ligoj, kaj kune fidela servisto de la Cezaro, ne nur nenion perdos el tiu trezoro, sed eĉ klopodos ĝin multobligi. La Cezaro, dezirante konservi la formojn, tenos ŝin dum kelkaj tagoj en sia domo, kaj poste forsendos ŝin en vian insula, feliĉulo!
— Ĉu ĝi estas vero? Nenio minacas ŝin en la domo de la Cezaro?
— Se ŝi devus ekloĝi tie por ĉiam, Poppaea parolus pri ŝi kun Locusta, sed dum kelkaj tagoj nenio ŝin minacas. En la cezara palaco estas dek mil homoj. Povas esti, ke Nero tute ŝin ne vidos, tiom pli, ke li tiagrade ĉion konfidis al mi, ke antaŭ momento estis ĉe mi la centuriestro kaj sciigis, ke li forkondukis la knabinon en la palacon kaj transdonis en la manojn de Acte. Acte estas bonkora persono, kaj tial mi ordonis transdoni Ligian al ŝi. Pomponia Graecina videble same