opinias, ĉar ŝi skribis al ŝi. Morgaŭ estos festeno ĉe Nero. Mi rezervis por vi lokon apud Ligia.
— Pardonu mian koleremon, Caius — diris Vinicius. — Mi kredis, ke vi ordonis forkapti ŝin por vi mem, aŭ por la cezaro.
— Mi povas pardoni vian koleremon, sed pli malfacile estas al mi pardoni viajn vulgarajn gestojn, krudajn kriojn kaj la voĉon, similan al tiu de morao-ludanto. Tio ĉi ne plaĉas al mi, Marcus, kaj de tio ĉi gardu vin. Sciu, ke la peristo de Nero estas Tigellinus, kaj sciu ankaŭ, ke se mi volus preni la knabinon por mi mem, tiam, rigardante rekte en viajn okulojn, mi dirus al vi la jenon: Vinicius, mi forprenas de vi Ligian, kaj mi tenos ŝin tiel longe, ĝis ŝi enuigos min.
Tiel parolante, li komencis rigardi per siaj nuksokoloraj pupiloj rekte en la okulojn de Vinicius, kun esprimo malvarma kaj impertinenta, kaj la juna viro entute konfuziĝis.
— La kulpo estas mia — li diris. — Vi estas bona, honesta, kaj mi dankas vin el la tuta animo. Permesu nur fari al vi ankoraŭ unu demandon. Kial vi ne ordonis sendi Ligian rekte en mian domon?
— Ĉar la cezaro volas konservi la formojn. Oni parolos pri tio en Romo, kaj ĉar ni forprenis Ligian, kiel garantiulinon, tial, tiel longe, kiel oni parolos, ŝi restos en la cezara palaco. Poste oni senbrue forsendos ŝin al vi, kaj la afero estos finita. La Kuprobarba estas malkuraĝa hundo. Li scias, ke lia potenco estas senlima, tamen li penas trovi pretekston por ĉiu sia ago. Ĉu vi jam kvietiĝis tiom, por povi iomete filozofi? Ofte venis en mian penson la demando, kial krimo, se ĝi eĉ estus potenca, kiel cezaro, kaj kiel li, certa pri senpuneco, ĉiam klopodas pri ŝajnoj de leĝo, de justeco kaj virto? Por kio tiu peno? Mi opinias, ke mortigi sian fraton, patrinon kaj edzinon estas faroj, indaj je iu azia reĝaco, ne je roma cezaro; sed se tio al mi okazus, mi ne skribus pravigajn leterojn al la senato… Sed Nero skribas — Nero serĉas pretekstojn, ĉar Nero estas timulo. Tamen Tiberius, ekzemple, ne estis timulo — malgraŭ tio li pravigadis ĉiujn siajn farojn. Kial tiel estas? Kio estas tiu stranga, pretervola respekto, kiun malbono esprimas al virto? Ĉu vi scias, kio ŝajnas al mi? Nome, ke ĝi okazas tial, ĉar krimo estas malbela, kaj virto estas bela. Ergo, vera estetikulo estas samfakte virtulo. Ergo, mi estas virtulo. Mi devas hodiaŭ verŝi iom da vino al la ombroj de Protagoro, Prodiko kaj Gorgiaso. Montriĝas, ke ankaŭ la sofistoj povas kelkfoje esti utilaj. Aŭskultu min, ĉar mi parolas plu. Mi for-