Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

prenis Ligian de Aulus, por ŝin doni al vi. Bone. Sed Lizipo farus el vi belegajn grupojn. Vi ambaŭ estas belaj, sekve ankaŭ mia faro estas bela, kaj estante bela, ĝi ne povas esti malbona. Rigardu, Marcus! Jen antaŭ vi sidas virto, enkorpigita en Petroniuson. Se Aristido vivus, li devus veni al mi kaj oferi al mi cent minaojn por mallonga prelego pri virto.

Sed Vinicius, homo, kiun la realeco interesis pli, ol prelegoj pri virto, diris:

— Morgaŭ mi vidos Ligian, kaj poste mi havos ŝin en mia domo ĉiutage, ĉiam kaj ĝis la morto.

— Vi havos Ligian, sed mi havos sur la kapo Auluson. Li alvokos kontraŭ mi venĝon de ĉiuj subteraj dioj. Kaj se li, bestaĉo, prenus antaŭe lecionon de deklamado.... Sed li insultos tiel, kiel miajn klientojn insultadis mia iama pordisto, kiun cetere mi pro tio sendis en kamparan punlaborejon.

— Aulus estis ĉe mi. Mi promesis sendi al li sciigon pri Ligia.

— Skribu al li, ke la volo de la „dia” Cezaro estas la plej alta leĝo, kaj ke via unua filo ricevos la nomon Aulus. Havu la maljunulo ian konsolon. Mi estas preta peti la Kuprobarban, ke li alvoku lin al la morgaŭa festeno. Li vin ekvidu en la triclinium apud Ligia.

— Ne faru tion — diris Vinicius. — Mi tamen sentas kompaton al ili, speciale al Pomponia.

Kaj li eksidis por skribi tiun leteron, kiu senigis la maljunan komandanton de la lasta espero.



49