Antaŭ Acte, la eksamatino de Nero, iam klinadis sin la plej
altaj kapoj en Romo. Sed ŝi eĉ tiam ne volis miksi sin en la
publikajn aferojn, kaj se ŝi kelkfoje uzis sian influon je la juna
regnestro, ŝi faris ĝin nur por elpeti kompaton por iu. Modesta
kaj humila, ŝi gajnis dankemon de multaj, kaj malamikigis
kontraŭ si neniun. Eĉ Octavia ne kapablis ŝin ekmalami. Al
ĵaluzuloj ŝi ŝajnis nesufiĉe danĝera. Oni sciis, ke ĉiam ŝi amas
Neron per amo malgaja kaj suferplena, kiu vivas jam ne plu
per espero, sed nur per rememorado de la tempo, en kiu tiu
Nero estis ne nur pli juna kaj amanta, sed ankaŭ pli bona.
Oni sciis, ke ŝi ne kapablas forŝiri la animon kaj penson de
tiuj rememoroj, sed atendas jam nenion, kaj ĉar oni vere ne
bezonis timi, ke la Cezaro revenos al ŝi, oni rigardis ŝin
kiel estaĵon tute sendefendan, kaj tial oni lasis ŝin trankvile.
Poppaea konsideris ŝin nur kiel humilan servantinon, sendanĝeran
ĝis tia grado, ke ŝi eĉ ne postulis ŝian foriĝon el la palaco.
Ĉar tamen la Cezaro iam amis ŝin kaj forlasis sen ofendo, en trankvila, kaj eĉ certagrade amika maniero, oni konservis por ŝi certan respekton. Nero, liberiginte ŝin, donis al ŝi en la palaco loĝejon, en tiu apartan cubiculum kaj iom da servistoj. Kaj ĉar siatempe Pallas kaj Narcissus, kvankam liberigitoj de Claudius, ne nur partoprenis en festenoj de Claudius, sed eĉ, kiel potencaj ministroj, okupis distingajn lokojn, ankaŭ ŝin oni invitadis iafoje al la tablo de la Cezaro. Oni ĝin faradis eble tial, ke ŝia belega persono estis vera ornamo de la festeno. Cetere, koncerne la elekton de la societo, la Cezaro jam delonge forlasis ĉiajn konsiderojn. Ĉe lia tablo sidadis plej diversa miksamaso da homoj de ĉiaj klasoj kaj profesioj. Estis inter ili senatanoj, sed ĉefe tiaj, kiuj konsentis esti kune arlekenoj. Estis patricioj, maljunaj kaj junaj, avidaj je volupto, lukso kaj vivĝuo. Estis virinoj, havantaj grandajn nomojn, sed ne hezitantaj vespere surmetadi flavetajn perukojn kaj distri sin, serĉante aventurojn en mallumaj stratoj. Estis ankaŭ altaj oficistoj kaj pastroj, kiuj ĉe plenaj pokaloj mem volonte mokis la proprajn diojn, kaj apud ili — ĉiaspeca ĉifonularo, konsis-