tanta el kantistoj, mimikistoj, muzikistoj, dancistoj kaj dancistinoj, el poetoj, kiuj, deklamante versaĵojn, pensis pri la sestercoj, kiujn ili esperis profiti per laŭdado de versaĵoj de la cezaro, el filozofoj-mizeruloj, sekvantaj per avidaj okuloj la servatajn manĝojn, el famaj veturigistoj, ĵonglistoj, miraklistoj, fabelrakontistoj, komikistoj, fine el diversaj sentaŭguloj, kiujn modo aŭ malsaĝeco kronis kiel unutagajn eminentulojn, kaj inter kiuj ne mankis eĉ tiaj, kiuj per longaj haroj kovris la orelojn, trapikitajn signe de sklaveco.
Pli famaj el ili okupis la lokojn rekte ĉe la tabloj, malpli gravaj servis dum la manĝado kiel distristoj, atendante la momenton, en kiu la servistaro permesos al ili ĵeti sin sur la restintajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Tiaspecajn gastojn venigadis Tigellinus, Vatinius kaj Vitelius; al la gastoj ili ofte devis havigi vestojn, konvenajn al la ĉambroj de la cezaro, kiu cetere ŝatis tian societon, sentante sin en ĝi plej senĝena. La lukso de la kortego origis ĉion kaj donis sian brilon al ĉio. Grandaj kaj malgrandaj, idoj de eminentaj gentoj kaj strataj ĉifonuloj, potencaj artistoj kaj mizeraj talentaĉuloj premis sin en la palacon, por satigi la ravitajn okulojn per la lukso, superpasanta la homan imagon, kaj proksimiĝi al la disdonanto de ĉiaj favoroj, riĉaĵoj kaj bonoj, kies unu ekplaĉo povis verdire malaltigi, sed povis ankaŭ senmezure altigi.
En tiu tago ankaŭ Ligia devis partopreni en simila festeno Timo, necerteco kaj kapturno, ne mirinda post la subita travivaĵo, batalis en ŝi kun la deziro malobei. Ŝi timis la cezaron, ŝi timis la homojn, ŝi timis la palacon, kies svarmobruo preskaŭ senigis ŝin de la konscio, ŝi timis la festenojn, pri kies senhonteco ŝi aŭdis de Aulus, de Pomponia Graecina kaj iliaj amikoj. Estante juna knabino, ŝi ne estis tamen senscia pri la vivo, ĉar la scio pri malbono frue atingadis en tiuj tempoj eĉ infanajn orelojn. Ŝi sciis do, ke en ĉi tiu palaco minacas ŝin pereo, pri kiu cetere avertis ŝin Pomponia en la adiaŭa momento. Havante tamen animon junan, nekutimigitan al malvirto, kaj fervore konfesante la instruon, enradikigitan al ŝi de la kvazaŭ-patrino, ŝi promesis defendi sin kontraŭ tiu pereo: ŝi ĝin promesis al la patrino, al si mem, kaj ankaŭ al tiu Dia instruisto, je kiu ŝi ne nur kredis, sed kiun ŝi ankaŭ ekamis per sia duoninfana koro pro la dolĉeco de lia instruo, pro la maldolĉeco de la morto kaj pro la gloro de l’ leviĝo el mortintoj.
Ŝi estis ankaŭ certa, ke nun nek Aulus, nek Pomponia Graecina estos plu respondaj por ŝiaj agoj, ŝi do pripensis, ĉu ne