Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estos pli bone malobei kaj ne iri al la festeno. Unuflanke timo kaj maltrankvilo laŭte parolis en ŝia animo, aliflanke naskiĝis en ŝi la deziro elmontri kuraĝon, persiston, riski torturojn kaj morton. La Dia instruisto ja tiel ordonis. Li ja mem donis la ekzemplon. Pomponia ja rakontis al ŝi, ke la plej fervoraj inter la kredantoj avidas per la tuta animo tian provon kaj preĝas pri ĝi. Ankaŭ Ligian, kiam ŝi estis ankoraŭ infano, ekregadis kelkfoje simila deziro. Ŝi vidis sin martirino, kun vundoj en la manoj kaj piedoj, blanka, kiel neĝo, belega per supertera belegeco, portata de same blankaj anĝeloj en la ĉielbluon, kaj ŝia animo trovis ĝuon en similaj vizioj. Estis en tio multe da infanaj revoj, sed estis ankaŭ iom da memplaĉo, pro kiu Pomponia ŝin admonis. Kaj nun, kiam la malobeo al la volo de la Cezaro povis sekvigi ian teruran punon, kaj kiam la torturoj, ofte viditaj en revoj, povis iĝi realaĵo, al la belaj vizioj, al la memplaĉo, aliĝis ankoraŭ ia scivolo, miksita kun timo — kiel oni ŝin punos kaj kian specon de torturoj oni elektos por ŝi.

Kaj tiel ŝia duoninfana ankoraŭ animo ŝancelis sin en du flankojn. Sed Acte eksciinte pri tiu hezitado ekrigardis ŝin kun tia mirego, kvazaŭ la knabino parolus en deliro. Elmontri malobeon al la volo de la Cezaro? Riski de la unua momento lian koleron? Por tio oni ja devas esti infano, ne scianta, kion ĝi parolas. El la propraj vortoj de Ligia montriĝas, ke, ĝuste, ŝi ne estas garantiulino, sed knabino, forgesita de sia nacio. Defendas ŝin neniu leĝo de nacioj, kaj se ĝi ŝin eĉ defendus, la Cezaro estas sufiĉe potenca, por dispremi ĝin per la piedoj en momento de kolero. Ekplaĉis al la Cezaro ŝin preni, kaj de tiam li ŝin disponas. De tiam ŝi dependas de lia volo, super kiu estas neniu alia en la mondo.

— Jes — ŝi parolis plu — mi ankaŭ legis la leterojn de Paŭlo el Tarso, kaj mi scias, ke super la tero estas dio kaj estas la Filo de Dio, kiu leviĝis el mortintoj, sed sur la tero estas nur la Cezaro. Memoru ĉi tion, Ligia. Mi scias ankaŭ, ke via instruo ne permesas al vi esti tio, kio mi estis, kaj ke kiam venas elekto inter malhonoro kaj morto, al vi, kiel al la stoikoj, pri kiuj rakontis al mi Epictetus, permesite estas nur la morton elekti. Sed ĉu vi povas antaŭvidi, ke vin atendas morto, ne malhonoro? Ĉu vi ne aŭdis pri la filino de Sejanus, kiu, estante ankoraŭ malgranda infano, devis, laŭ la ordono de Tiberius, suferi malhonorigon antaŭ la morto, por ke respektita estu la leĝo, kiu malpermesas mortpuni virgulinojn! Ligia, Ligia, ne incitu la Cezaron! Kiam venos la decida momento, kiam vi

52