Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

devos elekti inter malhonoro kaj morto, vi agos, kiel via Vero al vi ordonas, sed ne serĉu propravole pereon kaj ne incitu pro malgrava kaŭzo la teran, kaj krom tio kruelan, dion.

Acte parolis kun granda kompato, kaj eĉ kun ekscito, kaj estante denature miopa, ŝi alŝovis sian dolĉan vizaĝon al la vizaĝo de Ligia, kvazaŭ volante kontroli, kian impreson faras ŝiaj vortoj.

Kaj Ligia, kun fidemo de infano ĵetinte siajn brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon, diris:

— Vi estas bona, Acte.

Acte, kies koron tuŝis la laŭdo kaj fidemo, alpremis ŝin al la brusto, kaj post tio, liberiĝinte el la brakoj de la knabino, respondis:

— Mia feliĉo pasis, kaj la ĝojo pasis, sed malbona mi ne estas.

Poste ŝi komencis iri per rapidaj paŝoj en la ĉambro kaj paroli al si mem, kvazaŭ kun malespero:

— Ne! Li ankaŭ ne estis malbona. Li mem tiam pensis, ke li estas bona, kaj volis esti bona. Mi scias tion plej certe. Ĉio tio venis pli malfrue… kiam li ĉesis ami… Aliaj faris lin tia, kia li estas — aliaj — kaj Poppaea!

Tiam larmoj kovris ŝiajn okulharojn. Ligia sekvis ŝin dum ia tempo per siaj bluaj okuloj, kaj fine ŝi diris:

— Vi lin bedaŭras, Acte?

— Mi bedaŭras — respondis obtuze la grekino.

Denove ŝi komencis paŝi kun manoj kunpremitaj, kvazaŭ de doloro, kaj kun senhelpa vizaĝo.

Kaj Ligia malkuraĝe demandis plu:

— Vi lin ankoraŭ amas, Acte?

— Mi amas…

Post momento ŝi aldonis:

— Lin neniu amas, krom mi…

Sekvis silento, dum kiu Acte penis reatingi trankvilecon, konfuzitan de la rememoroj, kaj kiam fine ŝia vizaĝo akiris la kutiman esprimon de silenta malĝojo, ŝi diris:

— Ni parolu pri vi, Ligia. Eĉ ne pensu malobei la cezaron. Tio estus frenezaĵo. Trankviliĝu fine. Mi bone konas ĉi tiun domon kaj mi supozas, ke flanke de la cezaro nenio al vi minacas. Se Nero ordonus vin forkapti por si mem, oni ne venigus vin sur Palatinon. Ĉi tie regas Poppaea, kaj Nero, de kiam ŝi naskis al li la filinon, estas ankoraŭ pli sub ŝia povo… Ne, Nero ordonis, vere, ke vi ĉeestu la festenon, sed ĝis nun