li vin ne vidis, nek demandis pri vi, do li ne interesas sin pri vi. Eble li forprenis vin de Aulus kaj Pomponia nur pro malamo al ili… Petronius al mi skribis, ke mi zorgu pri vi, kaj ĉar Pomponia, kiel vi scias, ankaŭ skribis, ili verŝajne interkompreniĝis. Eble li faris tion laŭ ŝia peto. Se tiel estas, se ankaŭ li, laŭ la peto de Pomponia, ekzorgus pri vi, nenio vin minacas, kaj eĉ pova esti, ke Nero laŭ lia instigo resendos vin al Aulusoj. Mi ne scias, ĉu Nero lin tre amas, sed mi scias, ke malofte li kuraĝas malkonsenti kun lia opinio.
— Ha, Acte! — respondis Ligia. — Petronius estis ĉe ni, antaŭ ol oni min forprenis, kaj mia patrino estis konvinkita, ke Nero ekpostulis la transdonon de mi laŭ lia instigo.
— Tio ĉi estus malbona — diris Acte.
Sed, enpensiĝinte por momento, ŝi kontinius:
— Eble tamen Petronius nur elbabilis antaŭ Nero ĉe iu noktomanĝo, ke li vidis ĉe Aulusoj la garantiulinon de la ligoj, kaj Nero, kiu estas ĵaluza pri sia aŭtoritato, ekpostulis vin tial, ke garantiuloj apartenas al la cezaro. Li cetere ne amas Auluson kaj Pomponian… Ne! Ne ŝajnas al mi, ke Petronius, se li volus forpreni vin de Aulus, uzus tian rimedon… Mi ne scias, ĉu Petronius estas pli bona, ol tiuj, kiuj ĉirkaŭas la cezaron, sed li estas alia… Cetere eble, krom Petronius, vi trovos ankoraŭ iun, kiu volus propeti pri vi. Ĉu vi ne ekkonis ĉe Aulusoj iun proksiman al la cezaro?
— Mi vivadis Vespasianon kaj Tituson.
— La cezaro ilin ne amas.
— Kaj Senecan.
— Sufiĉas, se Seneca ion konsilas, ke la cezaro agu kontraŭe.
La hela vizaĝo de Ligia komencis kovri sin per ruĝo.
— Kaj Viniciuson…
— Mi lin ne konas.
— Li estas parenco de Petronius, kiu antaŭ nelonge revenis el Armenujo…
— Ĉu vi pensas, ke la cezaro rigardas lin favore?
— Viniciuson ĉiuj amas.
— Kaj li volus propeti pri vi?
— Jes.
Acte ridetis senteme kaj diris:
— Vi certe vidos lin ĉe la festeno. Partopreni ĝin vi devas, unue tial, ke vi devas… Nur tia infano, kiel vi, povus pensi alie. Due, se vi volas reveni la domon de Aulusoj, vi trovos okazon peti Petroniuson kaj Viniciuson, ke ili per sia influo