akiru por vi permeson de reveno. Se ili estus ĉi tie, ili ambaŭ dirus al vi la samon, kiel mi: ke freneze kaj pereige estus malobei. La cezaro povus, vere, ne rimarki vian foreston, sed se li ĝin rimarkus kaj ekpensus, ke vi kuraĝis malrespekti lian volon, tiam ne estus por vi rimedo de savo. Venu, Ligia. Ĉu vi aŭdas tiun bruon en la domo? La suno jam malleviĝas kaj baldaŭ la gastoj komencos alveni.
— Vi estas prava, Acte — respondis Ligia — kaj mi sekvos vian konsilon.
Kiom da deziro renkonti Viniciuson kaj Petroniuson estis en ŝia decido, kiom da virina scivolo vidi almenaŭ foje en la vivo tian festenon, kaj en ĝi la cezaron, la kortegon, la faman Poppaean kaj aliajn belulinojn, kaj tiun tutan senegalan lukson, pri kiu oni rakontis mirindaĵojn en Romo, sendube Ligia mem ne povis al si konsciigi. Sed malgraŭ tio Acte estis prava, kaj la knabino bone ĝin sentis. Ŝi devis iri; kiam do la nepreco kaj la simpla prudento subtenis la kaŝitan tenton, ŝi ĉesis heziti.
Acte kondukis ŝin tiam en sian propran unctorium, por ŝin pomadi kaj vesti, kaj kvankam en la domo de la cezaro ne mankis sklavinoj, kaj Acte havis sufiĉe da ili por la persona priservado, tamen, pro kompato al la knabino, kies senkulpeco kaj beleco movis ŝian koron, ŝi decidis mem vesti Ligian. Kaj tuj montriĝis, ke en la juna grekino, malgraŭ ŝia malĝojo kaj malgraŭ profunda legado de la leteroj de Paŭlo el Tarso, restis ankoraŭ multe el la greka animo, al kiu korpa beleco parolas pli, ol ĉio alia en la mondo. Nudiginte Ligian, kaj ekvidinte ŝian korpon, kune flekseman kaj plenan, formitan kvazaŭ el perlamoto kaj rozo, ŝi ne povis deteni ekkrion de miro, kaj, foriĝinte je kelkaj paŝoj, rigardis kun admiro tiun senkomparan, printempan figuron.
— Ligia! — ŝi ekkriis fine — vi estas milfoje pli bela, ol Poppaea!
Sed la knabino, edukita en la severa domo de Pomponia, kie oni gardis modestecon, eĉ kiam virinoj estis nur inter si, staris — belega, kiel belega sonĝo, harmonia, kiel verko de Praksitelo, aŭ kiel kanto, sed konfuzita, roza de honto, kun genuoj kunpremitaj, kun manoj sur la brusto kaj kun okulharoj, mallevitaj sur la okulojn. Fine, levinte per subita movo la brakojn, ŝi eltiris la pinglojn, subtenantaj ŝiajn harojn, kaj en unu momento, per unu kaposkuo, kovriĝis per ili, kiel per mantelo.