Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Acte, proksimiĝinte kaj tuŝante ŝian malhelan hararon, parolis:

— Ho, kiajn harojn vi havas!… Mi ne surŝutos ilin per ora pudro, oro jam trabrilas tie kaj ie iliajn ondojn… Nur kelkloke mi eble aldonos oran brilon, sed facile, tiel facile, kvazaŭ radio ilin tralumus… Mirinda estas sendube via liga lando, kie tiaj knabinoj naskiĝas.

— Mi ĝin ne memoras — rediris Ligia. — Ursus nur al mi rakontis, ke tie estas arbaroj, arbaroj, arbaroj.

— Kaj en la arbaroj floroj floras — parolis Acte, trempante la manojn en vazo, plena de verbeno, kaj verŝetante ĝin sur la harojn de la knabino.

Finite tiun ĉi laboron, ŝi komencis laŭvice delikate ŝmiri ŝian korpon per aromaj oleoj el Arabujo, kaj poste kovris ĝin per senmanika, orkolora mola tuniko, sur kiun estis metota neĝblanka peplum. Sed ĉar antaŭe oni devis kombi la harojn, ŝi ĉirkaŭvolvis ŝin dume per speco de vasta vesto, nomata synthesis, kaj, sidiginte sur seĝon, transdonis ŝin por momento en la manojn de sklavinoj, por gardi de malproksime ŝian kombadon. Du sklavinoj komencis samtempe meti sur la malgrandajn piedojn de Ligia blankajn, purpure broditajn ŝuojn, kruce ŝnurante ilin ĉirkaŭ la alabastraj maleoloj. Kiam la kombado estis finita, oni ondigis sur ŝi peplum en belegajn faldojn, post kio Acte, ferminte ŝnuron da perloj sur la kolo de Ligia kaj tuŝinte per ora polvo ŝiajn harbuklojn, ordonis vesti sin mem, dum la tuta tempo sekvante Ligian per ravitaj okuloj.

Sed baldaŭ ŝi estis preta, kaj kiam nur antaŭ la ĉefa pordego komencis aperi la unuaj portiloj, ili ambaŭ eniris en flankan kriptoportikon, el kie oni vidis la ĉefan enirejon, la internajn galeriojn kaj la korton, ĉirkaŭitan per kolonaro el numida marmoro.

Iom post iom ĉiam pli da homoj pasis sub la alta arko de la pordego, super kiu grandioza kvadrigo de Liziaso ŝajnis porti en aeron Apolonon kaj Dianon. La okulojn de Ligia frapis mirinda vidaĵo, pri kiu la modesta domo de Aulus povis doni al ŝi nenian imagon. Tio estis la tempo de subiro de la suno, kaj ĝiaj lastaj radioj falis sur la flavan, numidan marmoron de la kolonoj, kiu en tiuj lumoj brilis kiel oro, kaj kune nuancis rozkolore. Inter la kolonoj, apud blankaj statuoj de Danaidoj kaj aliaj, prezentantaj diojn aŭ heroojn, fluis amasoj da homoj, viroj kaj virinoj, ankaŭ similaj al statuoj, ĉar ĉirkaŭfalditaj per togoj, pepla kaj stolae, gracie fluantaj malsupren

56