akompanataj siajn patronojn. Sur la kortego, inter la kolonaroj, eksvarmis amasoj da cezaraj sklavoj, sklavinoj, malgrandaj servoknaboj kaj pretoriaj soldatoj, garde postenantaj en la palaco. Kelkloke inter blankaj kaj brunetaj vizaĝoj eknigris vizaĝo de numido en plumhava kasko kaj kun grandaj oraj ringoj en la oreloj. Oni portis liutojn, citrojn, faskojn da floroj, arte kulturitaj malgraŭ la malfrua aŭtuno, manlampojn arĝentajn, orajn kaj kuprajn. Ĉiam pli laŭta bruo de interparoloj miksis sin kun plaŭdado de fontano, kies gutoŝnuroj, rozaj de la vesperaj briloj, falante de alte sur marmorojn, disbatis sin sur ili kvazaŭ plorĝeme.
Acte ĉesis rakonti, sed Ligia rigardis plu, kvazaŭ serĉante iun en la amaso. Kaj subite ŝia vizaĝo kovriĝis per ruĝo. El inter la kolonoj elpaŝis Vinicius kaj Petronius kaj iris al la granda triclinium, belegaj, trankvilaj, similaj en siaj togoj al blankaj duondioj. Al Ligia, kiam ŝi ekvidis inter la fremdaj homoj tiujn du konatajn kaj amikajn vizaĝojn, ekŝajnis, ke granda ŝarĝo defalis de ŝia koro. Ŝi eksentis sin malpli soleca. Tiu granda sopiro al Pomponia kaj al la domo de Aulusoj, kiu leviĝis en ŝi antaŭ momento, subite ĉesis esti dolora. La tento vidi Viniciuson kaj paroli kun li sufokis ĉiujn aliajn voĉojn. Vane ŝi rememorigis al si ĉian malbonon, kiun ŝi aŭdis pri la domo de la cezaro, kaj la vortojn de Acte, kaj la avertojn de Pomponia; malgraŭ tiuj vortoj kaj avertoj ŝi eksentis subite, ke partopreni tiun ĉi festenon ŝi ne nur devas, sed volas: ĉe la penso, ke post momento ŝi ekaŭdos tiun simpatian kaj karan voĉon, kiu parolis al ŝi pri amo kaj pri feliĉo, inda je dioj, kaj kiu ĝis nun sonis en ŝiaj oreloj, kiel kanto, ekregis ŝin simple ĝojo.
Sed subite ŝi ektimis tiun ĝojon. Ekŝajnis al ŝi, ke en ĉi tiu momento ŝi perfidas tiun puran instruon, en kiu oni ŝin edukis, kaj Pomponian, kaj sin mem. Alia afero estas iri devigite, kaj alia — ĝoji pro tia nepreco. Ŝi eksentis sin kulpa, malinda kaj perdita. Ekregis ŝin malespero kaj ŝi volis plori. Se ŝi estus sola, ŝi surgenuiĝis kaj komencus bati la bruston, ripetante: mia kulpo, mia kulpo! Acte, preminte ŝin nun je la mano, kondukis ŝin tra internaj ĉambroj en grandegan triclinium, kie devis okazi la festeno, kaj sur ŝiaj okuloj kvazaŭ kuŝis nebulo, en la oreloj sonis bruo de internaj emocioj kaj la korbatado sufokis la spiron. Kiel en sonĝo ŝi ekvidis mil lampojn, flagrantajn sur la tabloj, sur la muroj, kiel en sonĝo ŝi ekaŭdis ekkrion, per kiu oni salutis la cezaron, kiel tra nebulo ŝi