Vinicius klarigis al ŝi, ke pri ŝia forkapto li eksciis de Aulus mem. Kial ŝi estas ĉi tie, li ne scias. La cezaro antaŭ neniu pravigas siajn decidojn kaj ordonojn. Ŝi tamen ne timu. Jen li, Vinicius, estas apud ŝi kaj restos apud ŝi. Li preferus perdi la okulojn, ol ŝin ne vidi, li preferus perdi la vivon, ol ŝin forlasi. Ŝi estas lia animo, li do gardos ŝin, kiel la propran animon. Li konstruos al ŝi en sia hejmo altaron, kiel al sia diino, li oferados sur ĝi mirhon kaj aloon, kaj printempe anemonojn kun pomfloroj… Kaj ĉar ŝi timas la domon de la cezaro, li promesas al ŝi, ke en ĉi tiu domo ŝi ne restos.
Kvankam li parolis elturniĝeme kaj kelkfoje artifike, en lia voĉo estis sentebla vero, ĉar liaj sentoj estis veraj. Iom post iom ekposedis lin ankaŭ sincera kompato kaj ŝiaj vortoj penetris en lian animon tiel, ke kiam ŝi komencis danki lin kaj certigi, ke Pomponia ekamis lin pro lia boneco kaj ŝi mem estos danka al li dum la tuta vivo, li ne povis ekregi sian kortuŝon kaj ŝajnis al li, ke neniam en la vivo li scios rifuzi ŝian peton. Lia koro komencis degeli. Ŝia beleco ebriigis liajn sentojn kaj li avidis ŝin, sed ankaŭ konsciis, ke ŝi estas al li tre kara kaj ke vere li povas ŝin adori, kiel diinon; li sentis ankaŭ neregeblan bezonon paroli al ŝi pri ŝia beleco kaj pri sia amo al ŝi, kaj ĉar la festena bruo laŭtiĝadis, tial, alŝovinte sin pli proksimen, li komencis flustri al ŝi vortojn bonajn, dolĉajn, fluantajn el la fundo de la animo, sonantajn kiel muziko, kaj ebriigajn kiel vino.
Kaj li ebriigadis ŝin. Inter ĉiuj tiuj fremduloj, kiuj ŝin ĉirkaŭis, li ŝajnis al ŝi ĉiam pli proksima, pli aminda, kaj tute certa kaj tutanime sindona. Li trankviligis ŝin, promesis eligi el la domo de la cezaro; li promesis, ke li ŝin ne forlasos, ke li servos al ŝi. Krom tio, antaŭe, en la hejmo de Aulusoj li parolis al ŝi nur ĝenerale pri amo kaj pri feliĉo, kiun ĝi povas doni, kaj nun li diris jam rekte, ke li amas ŝin, ke ŝi estas por li plej kara kaj plej amata. La unuan fojon Ligia aŭdis tiajn vortojn el vira buŝo, kaj dum ŝi aŭskultis, ĉiam pli ŝajnis al ŝi, ke io en ŝi vekiĝas el dormo, ke ekposedas ŝin ia feliĉo, en kiu senlima ĝojo miksas sin kun senlima maltrankvilo. Timo ŝin kaptis, ke tiajn parolojn ŝi aŭskultis, sed por nenio en la mondo ŝi volus preterlasi eĉ unu vorton. Kelkfoje ŝi mallevadis la okulojn, kaj jen levadis al Vinicius rigardon lumplenan, timeman kaj kune demandan, kvazaŭ ŝi dezirus diri al li: „parolu plu!” La bruo, la muziko, la odoro de floroj kaj la odoro de arabaj incensoj denove komencis turnigi ŝian kapon. Estis en
| 60 |