Romo kutimo kuŝi ĉe festenoj, sed hejme Ligia okupadis la lokon inter Pomponia kaj la malgranda Aulus, kaj nun kuŝis apud ŝi Vinicius, juna, grandega, amplena, ardanta, kaj ŝi, sentante la brulon, kiu de li radiis, spertis kune honton kaj volupton. Ekregadis ŝin ia senforteco, ia svenemo kaj forgesemo, kvazaŭ dormo estus ŝin kaptanta.
Sed ŝia apudesto komencis ankaŭ lin influi. Lia vizaĝo paliĝis. La nazo disblovis sin, kiel tiu de orienta ĉevalo. Videble ankaŭ lia koro batis sub la skarlata tuniko per neordinara ritmo, ĉar lia spiro iĝis mallonga kaj vortoj ŝiris sin en la buŝo. Ankaŭ li la unuan fojon estis tiel senpere apud ŝi. Liaj pensoj komencis miksi sin; en la vejnoj li sentis fajron, kiun vane li volis estingi per vino. Ne la vino ankoraŭ, sed ŝia belega vizaĝo, ŝiaj nudaj brakoj, ŝia knabina brusto, ondanta sub la ora tuniko, kaj ŝia figuro, kaŝita en la blankaj faldoj de la peplum, ebriigadis lin ĉiam pli. Fine li ĉirkaŭprenis ŝian manon super la artiko, kiel li foje jam faris en la domo de Aulusoj, kaj tirante ŝin al si, komencis flustri per tremantaj lipoj:
— Mi amas vin, Callina… dia mia!…
— Marcus, lasu min — diris Ligia.
Kaj li parolis plu kun okuloj, kovritaj de nebulo:
— Dia mia! — Amu min!…
Sed en la sama momento aŭdiĝis la voĉo de Acte, kiu kuŝis aliflanke de Ligia:
— La cezaro vin rigardas.
Viniciuson ekkaptis subita kolero tiel kontraŭ la cezaro, kiel kontraŭ Acte. Jen ŝia voĉo dispelis la sorĉon de la ravekscito. Al la juna viro eĉ amika voĉo ŝajnus en tiu ĉi momento trudema, kaj li pensis, ke Acte intence volas malhelpi lian interparolon kun Ligia.
Do, levinte la kapon kaj rigardinte la junan liberigitinon super la ŝultroj de Ligia, li diris kolere:
— Pasis la tempo, Acte, kiam vi kuŝadis dum festenoj apud la cezaro, kaj oni diras, ke minacas vin blindeco, kiel do vi povas lin vidi?
Kaj ŝi respondis, kvazaŭ kun malĝojo:
— Mi vidas lin tamen… Li ankaŭ estas miopa kaj rigardas vin tra la smeraldo.
Ĉio, kion faris Nero, ekscitadis gardemon eĉ de plej proksimaj al li personoj, tial Vinicius maltrankviliĝis, rekonsciiĝis — kaj komencis nerimarkite rigardi al la cezaro. Ligia, kiu en la komenco de la festeno vidis lin, pro konfuzo, kiel tra