nebulo, kaj, absorbite per la ĉeesto kaj interparolo de Vinicius, tute lin ne rigardis, nun ankaŭ turnis al li siajn kune scivolajn kaj timigitajn okulojn.
Acte diris la veron. La cezaro, klinita super la tablo, duonferminte unu okulon, kaj ĉe la alia tenante per la fingroj rondan, poluritan smeraldon, kiun li konstante uzadis, rigardis ilin. Por momento lia rigardo renkontis la okulojn de Ligia, kaj la koro de la knabino premiĝis de teruro. Kiam, ankoraŭ en la infaneco, ŝi estis en la sicilia bieno de Aulusoj, maljuna egipta sklavino rakontadis al si pri drakoj, loĝantaj en montaraj abismoj, kaj jen nun ekŝajnis al ŝi, ke ekrigardis ŝin subite verdeta okulo de tia drako. Ŝi ekkaptis per la mano la manon de Vinicius, kiel infano, kiu timas, kaj en ŝian kapon ekpremis sin senordaj kaj rapidaj impresoj: do tio estas li? la terura kaj ĉiopova? Neniam ŝi vidis lin antaŭe, kaj ŝi imagis, ke li aspektas alie. Ŝi prezentis al si ian teruran vizaĝon, kun ŝtone fiksita en la trajtoj krueleco; dume ŝi ekvidis grandegan, sur dika nuko bazitan kapon, teruran, vere, sed preskaŭ ridindan, ĉar similan de malproksime al kapo de infano. Tuniko de amestista koloro, malpermesita al simplaj mortemuloj, reflektis bluetan brilon sur lian larĝan kaj mallongan vizaĝon. Li havis harojn malhelajn, frizitajn, laŭ la modo, enkondukita de Otho, en kvar vicojn da bukloj. Barbon li ne havis, ĉar antaŭ nelonge li oferis ĝin al Jovo, pro kio la tuta Romo esprimadis al li dankojn, kvankam kaŝe oni flustris, ke li oferdonis ĝin tial, ke ĝi kreskis, kiel ĉe ĉiuj el lia familio, ruĝahare. En lia frunto, forte elstaranta super la brovoj, estis tamen io olimpa. En la kuntiritaj brovoj oni vidis konscion pri ĉiopovo; sed sub tiu frunto de duondio troviĝis vizaĝo de simio, drinkulo kaj komedianto, vanta, plena de sinŝanĝaj avidoj, ŝvela de graso, kaj tamen malsanema kaj senhonta. Al Ligia li ekŝajnis malbonaŭgura, sed antaŭ ĉio abomena.
Post momento li metis la smeraldon kaj ĉesis ŝin rigardi. Tiam ŝi ekvidis liajn konveksajn, bluajn okulojn, fermetiĝantajn pro troo da lumo, vitrosimilajn, sen penso, kiel la okuloj de mortintoj.
Kaj li, turninte sin al Petronius, diris:
— Ĉu tio estas la garantiulino, kiun amas Vinicius?
— Estas ŝi — respondis Petronius.
— Kiel nomas sin sia nacio?
— Ligoj.
— Kaj Vinicius opinias ŝin bela?