La festeno iĝadis pli gaja. Amasoj da sklavoj disportadis ĉiam novajn manĝojn; el grandegaj ujoj, plenigitaj per neĝo kaj ĉirkaŭvolvitaj per hedero, oni ĉiumomente eltiradis malpli grandajn kruĉojn kun multspecaj vinoj. Ĉiuj drinkis abunde. Sur la tablon kaj sur la festenanojn de la plafono fojon post fojo faladis rozoj.
Petronius komencis tamen peti Neron, ke antaŭ ol la gastoj ebriiĝos, li donu brilon al la festeno per sia kanto. Horo da voĉoj subtenis liajn vortojn, sed Nero komencis rezisti. Tio ne estas nur la afero de kuraĝo, kvankam ĉiam ĝi mankas al li… La dioj scias, kiom kostas al li ĉiaj sinprezentoj… Li, vere, ne deklinas sin de ili, ĉar oni devas ja ion fari por la arto, kaj se Apolono donacis al li certan voĉon, la dian favoron ne decas ja lasi senuze. Li eĉ komprenas, ke ĝi estas lia devo rilate al la regno. Sed hodiaŭ li vere estas raŭka. Nokte li metis sur la bruston plumbajn ŝarĝetojn, sed ankaŭ tio ne helpis… Li eĉ intencas veturi en Antiumon, por spiri iom la maran aeron.
Sed Lucanus komencis lin petegi en la nomo de la arto kaj de la homaro. Ĉiuj scias, ke la dia poeto kaj kantisto komponis novan himnon al Venuso, kompare kun kiu tiu de Lucretius estas nur hurletado de jara lupido. Estu ĉi tiu festeno vera festeno. Regnestro bona, kiel li, ne devas tiel suferigi siajn subulojn: „Ne estu kruela, cezaro!”
— Ne estu kruela! — ripetis ĉiuj, sidantaj pli proksime.
Nero dismetis la manojn, signe, ke li devas cedi. Tiam ĉiuj vizaĝoj alprenis la esprimon de danko, kaj ĉiuj okuloj direktis sin al li. Sed li jam antaŭe ordonis sciigi Poppaean, ke li kantos, kaj diris al la ĉeestantoj, ke ŝi ne venis al la festeno, ĉar ŝi ne sentis sin sana, ĉar tamen neniu kuracilo tiel helpas al ŝi, kiel lia kanto, li ne volus senigi ŝin de la okazo.
Poppaea baldaŭ venis, efektive. Ŝi regis ĝis nun Neron, kiel subulon, ŝi tamen sciis, ke kiam estis koncernata lia memamo de kantisto, ĉaristo aŭ poeto, danĝere estus ĝin inciti. Ŝi eniris do, belega, kiel diino, vestita, kiel Nero, per ametistkolora vesto kaj kolĉeno el grandegaj perloj, militrabitaj iam de Massinissa, orhara, dolĉa, kaj kvankam dufoja eksedzino, havanta la vizaĝon kaj aspekton de virgulino.
Oni salutis ŝin per ekkrioj kaj per la titolo „dia aŭgustino”. Ligia neniam en la vivo vidis iun egale belan, kaj apenaŭ ŝi kredis la proprajn okulojn, ĉar ŝi sciis, ke Poppaea Sabina estis unu el plej malbonaj virinoj en la mondo. Ŝi sciis de