Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Pomponia, ke ŝi, Poppaea instigis la cezaron mortigi la patrinon kaj la edzinon, ŝi konis ŝin el rakontoj de gastoj kaj servistoj de Aulus; ŝi aŭdis, ke ŝiajn statuojn oni nokte faligadis en la urbo; ŝi aŭdis pri surskriboj, kies aŭtorojn oni kondamnadis je plej severaj punoj, kaj kiuj tamen reaperadis ĉiumatene sur la urbaj muregoj. Dume nun, ĉe la ekvido de tiu malbonfama Poppaea, konsiderata de la konfesantoj de Kristo kiel enkorpigo de malbono kaj krimo, ekŝajnis al ŝi, ke tiel povas aspekti anĝeloj aŭ iuj ĉielaj spiritoj. Ŝi simple ne povis forturni de ŝi la rigardon, kaj el ŝia buŝo senvole elŝiris sin la demando:

— Ha, Marcus, ĉu tio povas esti?…

Sed li, ekscitita per vino kaj kvazaŭ senpaciencanta, ke tiom da aferoj malkoncentrigis ŝian atenton kaj forturnis ĝin de li, parolis:

— Jes, ŝi estas bela, sed vi estas milfoje pli bela. Vi vin ne konas, alie vi enamiĝus je vi mem, kiel Narcizo… Ŝi banas sin en lakto de azeninoj, sed vin kredeble Venuso banis en la propra. Vi vin ne konas, ocelle mi!… Ne rigardu ŝin. Turnu al mi la okulojn, ocelle mi!… Tuŝu per via buŝo ĉi tiun vinpokalon, kaj mi poste samloken almetos la mian…

Li aliĝadis ĉiam pli proksimen, kaj ŝi komencis forŝovi sin al Acte. Sed en tiu ĉi momento oni ordonis silenton, ĉar la cezaro leviĝis. Kantisto Diodorus prezentis al li liuton el la speco, nomata delta, alia, Terpnos, akompanonta lian ludon, proksimiĝis kun instrumento, nomata nablium, kaj Nero, apoginte la delta kontraŭ la tablo, levis supren la okulojn, kaj post momento en la triclinium ekregis silento, interrompata sole de la brueto, kiun kaŭzis la rozoj, senĉese falantaj de la plafono.

Post tio li komencis kanti, aŭ pli ĝuste deklami kante kaj ritme, ĉe akompano de la du liutoj, sian himnon al Venuso. Nek la voĉo, kvankam iom malklara, nek la versaĵo estis malbonaj, tiel, ke la kompatindan Ligian denove ekkaptis riproĉoj de la konscienco, ĉar la himno, kvankam gloranta la malpuran idolanan Venuson, ŝajnis al ŝi eĉ tre bela, kaj la cezaro mem, kun sia laŭrokrono ĉirkaŭ la frunto kaj levitaj okuloj, prezentis sin al ŝi pli majesta, multe malpli terura kaj malpli abomena, ol en la komenco de la festeno.

Sed la festenanoj sonigis tondron de aplaŭdoj. La ekkrioj: „ho ĉiela voĉo!” aŭdiĝis ĉirkaŭe; kelkaj el la virinoj, levinte supren la manojn, restis tiel, signe de ravo, eĉ post la fino de la kanto; aliaj viŝis la larme malsekajn okulojn; en la tuta ĉambrego ekbolis, kiel en abelujo. Poppaea, klininte sian

66