Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

orharan kapeton, levis al la buŝo la manon de Nero, kaj tenis ĝin longe en silento, kaj juna Pythagoras, mirinde bela greko, tiu sama, kun kiu poste jam duone freneza Nero ordonis al pastroj ligi lin per edziĝa ligo, konforme kun ĉiuj ritoj, surgenuiĝis nun ĉe liaj piedoj.

Sed Nero rigardis atente Petroniuson, kies laŭdojn li ĉiam deziris antaŭ ĉio, kaj tiu diris:

— Koncerne la muzikon, Orfeo estas nun sendube tiel flava pro envio, kiel la ĉeestanta ĉi tie Lucanus, kaj rilate al la versoj, mi bedaŭras, ke ili ne estas pli malbonaj, ĉar tiam mi trovus eble konvenajn laŭdesprimojn por ili.

Sed Lucanus ne koleriĝis je li pro la aludo pri envio, kontraŭe, li rigardis lin dankeme kaj, ŝajnigante malbonan humoron, komencis murmuri:

— Malbenita fato, kiu ordonis al mi vivi samtempe kun tia poeto. Mi havus, forgesota homo, lokon en la homa memoro kaj sur Parnaso, kaj nun mi estingiĝos, kiel estingiĝas stumpo ĉe la suno.

Petronius tamen, kiu havis mirindan memoron, komencis ripeti fragmentojn el la himno, citi apartajn versojn, glori kaj analizi pli belajn esprimojn. Lucanus, kvazaŭ forgesinte la envion pro la ĉarmo de la poezio, aldonis al liaj vortoj siajn ravesprimojn. Sur la vizaĝo de Nero bildiĝis plezurego kaj senlima vanteco, ne nur parenca al malsaĝeco, sed tute kun ĝi egala. Li mem sufloris al ili la versojn, kiujn li opiniis la plej belaj, kaj fine li komencis konsoli Lucanuson kaj diri al li, ke li ne perdu la kuraĝon, ĉar kvankam kio oni naskiĝis, tio oni estas, tamen la kulto, kiun la homoj montras al Jovo, ne esceptas kulton al aliaj dioj.

Poste li leviĝis, por forkonduki Poppaean, kiu efektive nebone fartante, deziris foriri. Al la festenanoj, kiuj restis, li ordonis tamen denove okupi la lokoljn, kaj antaŭdiris, ke li revenos. Vere li revenis post momento, por ebriigadi sin per la fumo de incensoj kaj rigardi la pluajn spektaklojn, kiujn li mem, Petronius aŭ Tigellinus preparis por la festeno.

Denove oni legis versaĵojn aŭ aȗskultis dialogojn, en kiuj aĉa strangeco anstataŭis spritecon. Poste fama mimikisto, Paris, prezentis la aventurojn de Iono, la filino de Inaho. Al la gastoj, precipe al Ligia, ne kutiminta al similaj spektakloj, ŝajnis, ke ili vidas miraklojn kaj sorĉojn. Paris sciis per movoj de la manoj kaj de la korpo esprimi aferojn, ŝajne neesprimeblajn en danco. Liaj manplatoj nebuligis la aeron, formante nubon

67