luman, vivan, tremantan, volupteman, ĉirkaŭantan duone svenintan knabinan figuron, skuatan de volupta spasmo. Ĝi estis bildo, ne danco, bildo klara, malkaŝanta la misterojn de amo, sorĉa kaj senhonta, kaj kiam post ĝia fino eniris cibelpastroj kaj komencis kun siriaj knabinoj, ĉe akompano de citroj, flutoj, cimbaloj kaj tamburiletoj bakhan dancon, plenan de sovaĝaj krioj kaj de pli sovaĝa ankoraŭ malĉasto, ŝajnis al Ligia, ke viva fajro ŝin bruligos, ke tondro devus frapi ĉi tiun domon, aŭ plafono devus fali sur la kapojn de la festenanoj.
Sed el la ora retego, streĉita sub la plafono, faladis nur rozoj, kaj dume la duonebria jam Vinicius parolis al ŝi:
— Mi vidis vin en la domo de Aulusoj ĉe la fontano kaj mi ekamis vin. Estis tagiĝo kaj vi pensis, ke neniu rigardas, sed mi vin vidis… Kaj mi vidas vin tia ĝis nun, kvankam la peplum kovras vin de miaj okuloj. Ĵetu for la peplum, kiel Crispinilla. Vidu! Dioj kaj homoj serĉas amon. Nenio estas, krom ĝi, en la mondo! Metu la kapon sur mian bruston kaj fermu la okulojn!
Kaj ŝiaj pulsoj batis peze en la tempioj kaj manoj. Kaptis ŝin la impreso, ke ŝi falas en ian abismon, kaj tiu Vinicius, kiu ŝajnis antaŭe tiel proksima kaj fidinda, anstataŭ savi, tiras ŝin profunden. Kaj ŝia koro premiĝis kontraŭ li. Denove ŝi komencis timi la festenon, kaj lin, kaj sin mem. Iu voĉo, simila al la voĉo de Pomponia, vokis en ŝia animo: Ligia! savu vin! sed io parolis al ŝi ankaŭ, ke jam estas tro malfrue, ke kiun simila fajro ĉirkaŭblovis, kiu vidis ĉion, kio okazis, dum ĉi tiu festeno, en kiu la koro tiel batis, kiel en ŝi ĝi batis, kaj kiun traigis tia tremo, kia ŝin traigis ĉe lia proksimiĝo — tiu estas perdita senrevoke. Ŝi sentis sin svene. Kelkfoje ŝajnis al ŝi, ke ŝi perdos la konscion, kaj poste okazos io terura. Ŝi sciis, ke neniu rajtis, minacate de la cezara kolero, levi sin de la festeno, antaŭ ol la cezaro sin levis, sed se eĉ ne estus tiel, ŝi ne havis jam por tio forton.
Dume la fino de la festeno estis ankoraŭ malproksima. Sklavoj alportadis ankoraŭ novajn manĝojn kaj senĉese plenigadis la pokalojn per vino, kaj antaŭ la tabloj, starantaj en la formo de unuflanke malfermita cirklo, aperis du atletoj, por prezenti al la gastoj luktospektaklon.
Kaj tuj ili ekbatalis. La potencaj korpoj, brilantaj de olivoleo, faris unu bulegon, iliaj ostoj kraksonis en la feraj brakoj, el la kunpremitaj makzeloj eliĝadis malbonaŭgura grinco. Kelkfoje oni aŭdis rapidajn, obtuzajn frapojn de iliaj