Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

piedoj sur la planko, surŝutita per safrano, jen ili haltadis senmove en silento, kaj al la rigardantoj ŝajnis, ke ili vidas antaŭ si grupon, skulptitan el ŝtono. La okuloj de la romanoj kun plezuro observis la penadon de la terure streĉitaj dorsoj, kruroj kaj brakoj. Sed la lukto ne daŭris longe, ĉar Croto, majstro kaj estro de gladiatora lernejo, ne vane ĝuis la opinion de la plej forta homo en la regno. Lia kontraŭulo komencis spiri ĉiam pli rapide, poste stertori, poste lia vizaĝo iĝis ruĝeblua, fine sango elŝprucis el lia buŝo, kaj li malstreĉiĝis.

Tondro de aplaŭdoj salutis la finon de la lukto, kaj Croto, apoginte la piedojn sur la dorso de la kontraŭulo, krucigis la grandegajn brakojn sur la brusto kaj rigardis ĉirkaŭen tra la ĉambrego per la okuloj de triumfanto.

Poste eniris imitistoj de bestoj kaj de iliaj voĉoj, ĵonglistoj kaj arlekenoj, sed oni malmulte ilin rigardis, ĉar vino nebuligis jam la okulojn de la rigardantoj. La festeno aliformis sin iom post iom en drinkan kaj diboĉan orgion. La siriaj knabinoj, kiuj antaŭe dancis la bakhan dancon, miksis sin kun la gastoj. La muziko ŝanĝis sin en senordan kaj sovaĝan bruadon de citroj, liutoj, armenaj cimbaloj, egiptaj sistrae, trumpetoj kaj kornoj, kaj ĉar kelkaj el la festenanoj deziris babili, oni komencis krii al la muzikistoj, ke ili iru for. La aero, saturita per odoro de floroj, plena de aromo de oleoj, kiujn belegaj servoknabetoj ŝprucigis dum la festeno sur la piedojn de la gastoj, saturita per safrano kaj per homaj elspiraĵoj, iĝis sufoka; la lampoj brilis per malfortaj flamoj, malrektiĝis la florkronoj sur la fruntoj, la vizaĝoj paliĝis kaj kovriĝis per ŝvitgutoj.

Vitelius peze falis sub la tablon. Nigidia, nudiginte sin ĝis duono de la korpo, apogis sian ebrian, infanan kapon sur la bruston de Lucanus, kaj li, egale ebria, komencis forblovi oran pudron de ŝiaj haroj, levante la okulojn supren kun senlima kontenteco. Vestinus kun la obstineco de ebriulo ripetis dekafoje la respondon de Mopsuso al la sigelita letero de la prokonsulo, kaj Tulius, kiu mokis la diojn, parolis per voĉo longiĝema, interrompata de singulto:

— Ĉar se la Sferoso de Ksenofano estas sfera, tiam, vidu, tian dion oni povas ruli antaŭ si per la piedo, kiel barelon.

Sed Domitius Afer, maljuna ŝtelisto kaj denuncisto, indigniĝis pro tiu ĉi parolo, kaj pro indigno surverŝis per falerno sian tutan tunikon. Li ĉiam kredis je la dioj. Homoj diras, ke Romo pereos, kaj estas eĉ tiaj, kiuj asertas, ke ĝi jam pereas. Certe jes! Sed se tio venos, ĝi estos tial, ke la junularo ne

69