Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

havas plu la kredon, kaj sen la kredo ne povas ekzisti virto. Oni forlasis ankaŭ la iamajn severajn morojn, kaj en nenies kapon venas la penso, ke la epikuranoj ne kapablos rezisti al barbaroj. Kaj tio ĉi estas ja senduba! Koncerne lin, li bedaŭras, ke li ĝisvivis tian tempon, kaj ke en ĝuoj li devas serĉi helpon kontraŭ ĉagrenoj, kiuj alie rapide subigus lin.

Dirinte ĉi tion, li alpremis al si sirian dancistinon kaj per la sendenta buŝo komencis kisi ŝian nukon kaj dorson, kion vidante, konsulo Memmius Regulus ekridis kaj, levinte sian kalvan kapon, ornamitan per flankeniĝinta florkrono, ekparolis:

— Kiu diras, ke Romo pereas?… Sensencaĵo!… Mi, konsulo, scias plej bone… Videant consules… tridek legioj gardas nian pax romana!

Ĉe tiuj ĉi vortoj li almetis la pugnojn al la tempioj kaj komencis krii tra la tuta ĉambrego:

— Tridek legioj! — tridek legioj!… de Britujo ĝis la limo de l’ partoj!

Sed subite li ekhaltis pripense kaj, almetinte la fingron al la frunto, diris:

— Eble eĉ, pli ĝuste, tridek du…

Kaj li ruliĝis sub la tablon, kie post momento li komencis vomi fenikopterajn langojn, rostitajn agarikojn, glaciigitajn fungojn, akridojn kun mielo, fiŝojn, viandojn kaj ĉion, kion li manĝis aŭ trinkis.

Domitiuson tamen ne trankviligis la nombro de la legioj, gardantaj la roman pacon: „Ne, ne! Romo devas perei, ĉar pereis la kredo je la dioj kaj la severaj moroj! Romo devas perei! Domaĝe, ĉar la vivo tamen estas bona, la cezaro favora, la vino bongusta! Ha, kia domaĝo!

Kaj, kaŝinte la kapon inter la skapolojn de la siria bakhistino, li komencis plori:

— Kion gravas la estonta vivo!… Ahilo pravis, dirante, ke preferinde estas esti kampservisto en la subsuna mondo, ol reĝo en la kimeriaj landoj. Kaj ankaŭ tio estas demando, ĉu ekzistas iuj dioj, kvankam la nekredo pereigas la junan generacion.

Lucanus estis dume disblovinta la tutan oran pudron de la haroj de Nigidia, kiu, ebriiĝinte, endormiĝis. Poste li deprenis hederajn branĉojn de staranta antaŭ li vazo, ĉirkaŭvolvis per ili la dormantinon, kaj, plenuminte tiun ĉi taskon, komencis rigardi la ĉeestantojn per okuloj kontentegaj kaj demandaj.

70