Post tio li ornamis sin mem per hedero, ripetante per la tono de profunda konvinko:
— Mi tute ne estas homo, sed faŭno.
Petronius ne estis ebria, sed Nero, kiu komence trinkis malmulte pro sia „ĉiela” voĉo, ĉe la fino malplenigadis pokalon post pokalo, kaj ebriiĝis. Li volis kanti plu siajn versaĵojn, la grekajn ĉi-foje, sed li forgesis ilin kaj erare ekkantis kanteton de Anakreonto. Akompanis lin ĉe tio Pythagoras, Diodorus kaj Terpnos, sed ĉar neniu el ili sukcesis, tial ili lasis. Nero siavice komencis, kiel konanto kaj estetikulo, admiri la belecon de Pythagoras, kaj pro admiro kisi liajn manojn. Tiel belegajn manojn li vidis iam nur… ĉe kiu?
Kaj almetinte la manplaton al la malseka frunto, li komencis rememori. Post momento sur lia vizaĝo speguliĝis timo:
— Aha! ĉe la patrino! ĉe Agrippina!
Kaj subite ekposedis lin malserenaj vizioj.
— Oni diras — li parolis — ke ŝi vagas nokte ĉe lunlumo apud la maro, ĉirkaŭ Bajoj kaj Bauloj… Ŝi nur vagas, kvazaŭ ŝi ion serĉus — nenio pli. Kaj kiam ŝi proksimiĝas al boato, ŝi rigardas iom kaj foriras, sed la fiŝkaptisto, kiun ŝi rigardis, mortas.
— Nemalbona temo — diris Petronius.
Kaj Vestinus, etendite la kolon, kiel gruo, flustris mistere:
— Mi ne kredas je la dioj, sed mi kredas je la spiritoj — ho!
Sed Nero ne atentis iliajn vortojn kaj parolis plu:
— Mi plenumis ja la lemuralia. Mi ne volas ŝin vidi! Jam estas la kvina jaro. Mi devis, mi devis ŝin kondamni, ĉar ŝi sendis kontraŭ mi mortigiston, kaj se mi ne estus antaŭaginta, vi ne aŭdus hodiaŭ mian kanton.
— Dankon, cezaro, en la nomo de la urbo kaj de la mondo — vokis Domitius Afer.
— Vinon! Kaj oni sonigu timpanojn!
La bruo rekomenciĝis. Lucanus, tuta en hedero, volante ĝin superkrii, leviĝis kaj komencis voki:
— Mi ne estas homo, sed faŭno, kaj mi loĝas en arbaro! E… ho…oooo!
Fine ebriiĝis la cezaro, ebriiĝis la viroj kaj la virinoj. Vinicius estis ne malpli ebria, ol la aliaj, kaj krom tio ekster la pasio naskiĝis en li inklino al malpaco, kio okazadis ĉiufoje, kiam li drinkis supermezure. Lia nigreta vizaĝo iĝadis ankoraŭ pli pala kaj liaj vortoj jam konfuziĝis, kiam li parolis rapide per laŭta kaj ordona voĉo: