Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— Donu la buŝon! Hodiaŭ, ĉu morgaŭ, estas egale! Sufiĉe jam! La cezaro prenis vin de Aulusoj, por vin donaci al mi, vi komprenas! Morgaŭ je la krepusko mi sendos sklavojn por vin preni, vi komprenas! La cezaro promesis vin al mi, antaŭ ol li vin prenis… Vi devas esti mia! Donu la buŝon! Mi ne volas atendi ĝis morgaŭ… donu rapide la buŝon!

Kaj li ĉirkaŭprenis ŝin, sed Acte komencis ŝin defendi, kaj Ligia mem ankaŭ defendis sin per la lastaj fortoj, ĉar ŝi sentis, ke ŝi pereas. Vane tamen ŝi penis ambaŭmane depreni de si lian senharan brakon; vane per voĉo, en kiu vibris korpremo kaj timo, ŝi petegis, ke li ne estu tia, kia li estas, ke li kompatu ŝin. Lia vinsaturita spiro ĉirkaŭblovadis ŝin ĉiam pli proksime, kaj lia vizaĝo troviĝis tuj apud la ŝia. Li ne estis plu tiu iama, bona kaj preskaŭ kara al ŝia animo Vinicius, sed ebria, malbona satiruso, kiu plenigis ŝin per teruro kaj abomeno.

La fortoj tamen forlasadis ŝin ĉiam pli. Vane, forklininte sin, ŝi turnis for la vizaĝon, por eviti liajn kisojn. Li leviĝis, ekkaptis ŝin per ambaŭ brakoj, kaj altirinte ŝian kapon al la brusto, komencis, spiregante, dispremi per la buŝo ŝian paliĝintan buŝon.

Sed en la sama momento ia terura forto malvolvis liajn brakojn de ŝia kolo tiel facile, kvazaŭ tio estus brakoj de infano, kaj lin mem ŝovis flanken, kiel sekan branĉeton aŭ velkintan folion. Kio okazis? Vinicius frotis la mirigitajn okulojn kaj subite ekvidis super si la grandegan figuron de la ligo, nomata Ursus, kiun li ekkonis en la domo de Aulusoj.

La ligo staris trankvile kaj nur rigardis Viniciuson per siaj bluaj okuloj tiel strange, ke al la juna viro la sango koagulis en la vejnoj, poste li prenis sur la brakojn sian reĝidinon kaj per paŝo egalmezura, mallaŭta, eliris el la triclinium.

Acte en la sama momento eliris post li.

Vinicius sidis dum sekundo, kiel ŝtoniĝinta, poste li saltleviĝis kaj ekkuris al la elirejo.

Sed la pasio, mirego, furiozo kaj vino subhakis liajn piedojn. Li ekŝanceliĝis foje kaj refoje, poste ekkaptis la nudan ŝultron de iu el la bakhantinoj kaj komencis, palpebrumante, demandi:

— Kio okazis?

Kaj ŝi, preninte pokalon kun vino, transdonis ĝin al li kun rideto en la nebulkovritaj okuloj:

— Trinku — ŝi diris.

72