Ursuson neniu haltigis, neniu eĉ demandis, kion li faras. Tiuj el la gastoj, kiuj ne kuŝis sub la tablo, ne gardis plu siajn lokojn, do servistoj, vidante grandegulon, portantan sur la brakoj festenaninon, pensis, ke tio estas sklavo, elportanta sian ebrian sinjorinon. Cetere Acte iris kun ili, kaj ŝia ĉeesto forigis ĉian dubon.
Tiamaniere ili eliris el la triclinium en apudan ĉambron, kaj el tie en galerion, kondukantan al la loĝejo de Acte.
La fortoj forlasis Ligian tiagrade, ke ŝi pezis, kiel senviva, sur la brakoj de Ursus. Sed kiam ĉirkaŭblovis ŝin malvarmeta kaj pura aero, ŝi malfermis la okulojn. Tagiĝadis ĉiam pli. Post momento, irante laŭlonge de la galerio, ili enpaŝis flankan portikon, turnitan ne al la korto, sed al palacaj ĝardenoj, kie la pintoj de pinioj kaj cipresoj roznuancis jam de la matenruĝo. Tiu ĉi parto de la grandega konstruaĵo estis senhoma, kaj la resonoj de la muziko, de la festena kriado atingis ilin ĉiam malpli klare. Al Ligia ekŝajnis, ke oni elŝiris ŝin el infero kaj elportis en la luman mondon de Dio. Ekzistis tamen io ekster tiu abomena triclinium. Ekzistis la ĉielo, la matenruĝo, la lumo kaj la trankvilo. La knabinon ekkaptis subita ploro kaj, premante sin al la ŝultro de la grandegulo, ŝi komencis ripeti plorĝeme:
— Ni iru hejmen, Ursus! hejmen, Aulusoj!
— Ni iros — respondis Ursus.
Dume tamen ili troviĝis en malgranda atrium, apartenanta al la loĝejo de Acte. Tie Ursus sidigis Ligian sur marmoran benkon, proksime de la fontano, kaj Acte komencis ŝin trankviligi kaj instigi al dormo, certigante, ke ĉi-momente nenio ŝin minacas, ĉar la ebriaj festenanoj dormos post la festeno ĝis la vespero. Sed Ligia dum longa tempo ne volis trankviliĝi, kaj, preminte la tempiojn per la manoj, ripetadis, kiel infano:
— Hejmen! Al Aulusoj!
Ursus estis preta. Ĉe la pordegoj staras, vere, pretorianoj, sed li ja iel trairos. La soldatoj ne haltigas elirantojn. Antaŭ la arko svarmas portiloj. Homoj komencos eliri grandare.