Neniu ilin haltigos. Ili eliros kune kun la amaso kaj iros rekte hejmen. Cetere, kio gravas pli! Kiel la reĝidino ordonas, tiel devas esti. Por tio li ja estas ĉi tie.
Kaj Ligia ripetadis:
— Jes, Ursus, ni eliros.
Sed Acte devis havi prudenton por ili ambaŭ. Ili eliros! jes! Neniu ilin haltigos. Sed forkuri el la domo de la cezaro estas malpermesite, kaj kiu tion faras, ofendas lian majeston. Ili eliros, sed vespere centuriestro fronte de soldatoj alportos mortverdikton al Aulus, al Pomponia Graecina, Ligian prenos ree en la palacon, kaj tiam restos por ŝi nenia savrimedo. Se Aulusoj akceptos ŝin en sian hejmon, morto atendas ilin sendube.
La manoj de Ligia falis. Estis nenia rimedo. Ŝi devis elekti inter la pereo de Plautiusoj kaj la propra. Irante al la festeno, ŝi esperis, ke Vinicius kaj Petronius elpetos ŝin de la Cezaro kaj redonos al Pomponia, nun ŝi tamen sciis, ke ĝuste ili instigis la Cezaron forpreni ŝin de Aulusoj. Estis nenia rimedo. Nur miraklo povis savi ŝin el tiu abismo. Miraklo kaj la dia potenco.
— Acte — ŝi diris malespere — ĉu vi aŭdis, kion diris Vinicius, ke la Cezaro min donacis al li kaj ke vespere li alsendos sklavojn kaj prenos min en sian domon?
— Mi aŭdis — diris Acte.
Kaj dismetinte la manojn, ŝi eksilentis. La malespero, kun kiu Ligia parolis, ne trovis en ŝi eĥon. Ŝi mem estis ja amatino de Nero. Ŝia koro, kvankam bona, ne sciis sufiĉe senti la hontindecon de tia rilato. Kiel estinta sklavino, ŝi tro alkutimiĝis al la leĝoj de sklaveco, kaj krom tio ĝis nun ŝi amis Neron. Se li volus al ŝi reveni, ŝi etendus al li la brakojn, kiel al sia feliĉo. Vidante nun klare, ke Ligia devas aŭ iĝi amatino de la juna kaj bela Vinicius, aŭ elmeti sin mem kaj Aulusojn al pereo, ŝi simple ne komprenis, kiel la knabino povis heziti.
— En la domo de la Cezaro — ŝi diris post momento — vi ne estus pli sekura, ol en la domo de Vinicius.
Kaj ne venis al ŝi la penso, ke kvankam ŝi parolis veron ŝiaj vortoj signifis: „paciĝu kun la sorto kaj iĝu konkubino de Vinicius.” Sed al Ligia, kiu sentis ankoraŭ sur la buŝo liajn kisojn, plenajn de besta pasio kaj brulantajn, kiel karbo, la sango ekfluis en la vizaĝon pro honto ĉe la nura rememoro pri ili.