— Neniam! — ŝi ekkriis eksplode. — Mi restos nek ĉi tie, nek ĉe Vinicius! Neniam!
Acten mirigis ŝian eksplodo.
— Ĉu Vinicius — ŝi demandis — estas de vi tiel malamata?
Sed Ligia ne povis respondi, ĉar denove ekkaptis ŝin ploro. Acte alpremis ŝin al la brusto kaj komencis trankviligi. Ursus spiris peze kaj kunpremis la grandegajn pugnojn, ĉar, amante kun hunda fideleco sian reĝidinon, li ne povis elporti la vidon de ŝiaj larmoj. En lia liga, duonsovaĝa koro naskiĝis la deziro reveni en la festenejon, sufoki Viniciuson kaj, se necese, ankaŭ la Cezaron, li timis tamen proponi al sia sinjorino tian servon, ne estante certa, ĉu tia ago, kiu komence ekŝajnis al li treege simpla, konvenas al konfesanto de la krucumita Ŝafido.
Kaj Acte, kvietiginte Ligian, komencis denove demandi:
— Ĉu li estas de vi tiel malamata?
— Ne — diris Ligia — mi ne rajtas lin malami, ĉar mi estas kristanino.
— Mi scias, Ligia. Mi scias ankaŭ el la leteroj de Paŭlo el Tarso, ke vi, kristanoj, ne rajtas malhonoriĝi, nek timi morton pli, ol pekon, sed diru al mi, ĉu via instruo permesas kaŭzi morton?
— Ne.
— Kiel do vi povas venigi venĝon de la Cezaro sur la domon de Aulusoj?
Sekvis momento de silento. Abismo sen fundo malfermiĝis denove antaŭ Ligia.
Kaj la juna liberigitino parolis plu:
— Mi demandas, ĉar mi bedaŭras vin, mi bedaŭras la bonan Pomponian, kaj Auluson, kaj ilian infanon. Mi longe vivas en ĉi tiu domo, kaj mi scias, kion minacas la kolero de la Cezaro. Ne! Vi ne povas forkuri el ĉi tie. Nur unu rimedo restas al vi: petegi Viniciuson, ke li redonu vin al Pomponia.
Sed Ligia malsuprenŝovis sin sur la genuojn, por petegi iun alian. Ursus ankaŭ surgenuiĝis, kaj ambaŭ komencis preĝi en la domo de la Cezaro, ĉe la matenruĝo.
Acte la unuan fojon vidis tian preĝon kaj ne povis deturni la okulojn de Ligia, kiu, turnita al ŝi profile, kun levita kapo kaj manoj, rigardis la ĉielon, kvazaŭ atendante de tie helpon. La tagiĝo verŝis lumon sur ŝiajn malhelajn harojn kaj sur la blankan peplum, speguliĝis en la pupiloj, kaj, tuta en brilo, ŝi mem aspektis kiel lumo. En ŝia paliĝinta vizaĝo, en la