malfermita buŝo, en la levitaj manoj kaj okuloj oni vidis ian superteran ekstazon. Kaj Acte nun ekkomprenis, kial Ligia povis iĝi nenies konkubino. Antaŭ la iama amatino de Nero flankeniĝis kvazaŭ rando de vualo, kovranta mondon tute alian ol tiu, al kiu ŝi kutimis. Mirigis ŝin tiu preĝo, tie ĉi, en la domo de krimo kaj senhonto. Antaŭ momento ŝajnis al ŝi, ke ekzistas por Ligia neniu savrimedo, sed nun ŝi komencis kredi, ke povas okazi io eksterordinara, ke venos ia helpo, tiel potenca, ke la cezaro mem ne povos ĝin rezisti, ke el la ĉielo malsuprenvenos ia flugilhava armeo helpe al la knabino, aŭ ke la suno substernos al ŝi siajn radiojn kaj tiros al si. Ŝi aŭdis jam pri multaj mirakloj inter la kristanoj, kaj pensis nun, ke videble ĉio tio estas vero, se Ligia tiel preĝas.
Kaj Ligia leviĝis fine kun vizaĝo, lumigita de espero, Ursus ankaŭ leviĝis, kaj ekkaŭrinte apud la benko, li rigardis sian sinjorinon, atendante ŝiajn vortojn.
La okuloj de Ligia nebuliĝis kaj post momento du gradaj larmoj ruliĝis malrapide sur ŝiaj vangoj.
— Dio benu Pomponian kaj Auluson — ŝi diris. — Mi ne rajtas ilin pereigi, do mi neniam revidos ilin.
Poste, turninte sin al Ursus, ŝi komencis paroli al li, ke li sola restis al ŝi en la mondo, ke li devas nun esti ŝia patro kaj zorganto. Ili ne povas serĉi rifuĝon ĉe Aulusoj, ĉar tio venigus sur ilin koleron de la cezaro. Sed ŝi ne povas ankaŭ resti en la domo de la cezaro, nek ĉe Vinicius. Ursus do prenu ŝin, elkonduku el la urbo kaj kaŝu ie, kie ŝin trovos nek Vinicius, nek liaj servistoj. Ŝi iros kun li ĉien, eĉ trans marojn, eĉ trans montojn, al barbaroj, kie oni ne aŭdis la nomon de Romo kaj kien ne atingas la povo de la cezaro. Li prenu ŝin kaj savu, ĉar li sola restis al ŝi.
Li ligo estis preta kaj, signe de obeo, kliniĝinte, li ĉirkaŭprenis ŝiajn piedojn. Sed sur la vizaĝo de Acte, kiu atendis miraklon, bildiĝis disreviĝo. Nur tion kaŭzis do tiu preĝo? Forkuri el la domo de la cezaro signifas plenumi krimon de ofendo de lia majesto, kiu devas esti venĝita, kaj se eĉ Ligia sukcesus kaŝi sin, la cezaro venĝos kontraŭ Aulusoj. Se ŝi volas forkuri, ŝi forkuru el la domo de Vinicius. Tiam la cezaro, kiu nevolonte okupiĝas per fremdaj aferoj, eble eĉ ne volos helpi al Vinicius en la serĉado, kaj ĉiuokaze ne estos plenumita krimo de ofendo de la majesto.
Sed Ligia ĝuste tiel pensis. Aulusoj eĉ ne scios, kie ŝi estas, nek eĉ Pomponia. Ŝi forkuros tamen ne el la domo