Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

de Vinicius, sed elvoje. Li diris al ŝi en sia ebrieco, ke vespere li sendos por ŝi siajn sklavojn. Li parolis sendube veron, kiun li ne konfesus, se li estus sobra. Videble li mem, aŭ eble kune kun Petronius, parolis antaŭ la festeno kun la cezaro kaj havigis de li la promeson, ke morgaŭ matene li transdonos ŝin. Kaj se hodiaŭ ili eĉ forgesus, ili sendos por ŝi morgaŭ. Sed Ursus savos ŝin. Li venos, elportos ŝin el la portilo, kiel li ŝin elportis el la triclinium, kaj ili iros en la mondon. Al Ursus neniu kapablos rezisti. Al li ne rezistus eĉ tiu terura luktisto, kiu hieraŭ luktis en la triclinium. Sed ĉar Vinicius povas alsendi tre multe da sklavoj, tial Ursus iros tuj al la episkopo, Linnus, peti konsilon kaj helpon. La episkopo kompatos ŝin, ne lasos en la manoj de Vinicius, kaj ordonos al kristanoj iri kun Ursus kaj savi ŝin. Ili rekaptos ŝin kaj forkondukos, kaj poste Ursus scios elirigi ŝin el la urbo kaj kaŝi ie de la roma potenco.

Kaj ŝia vizaĝo denove komencis kovri sin per rozkoloro kaj ridi. Kuraĝo denove ŝin plenigis, kvazaŭ la espero de savo estus jam iĝinta realaĵo. Subite ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ la kolon de Acte kaj, almetinte sian belegan buŝon al ŝia vango, komencis flustri:

— Vi ne perfidos nin, Acte, ĉu ne?

— Je la ombro de mia patrino — respondis la liberigitino — mi ne perfidos vin, kaj petu nur vian Dion, ke Ursus sukcesu vin rekapti.

Sed la bluaj, infanaj okuloj de la grandegulo brilis de feliĉo. Jen, li sciis nenion elpensi, kvankam li streĉis sian mizeran kapon, sed tian aferon li ja scipovos. Kaj ĉu tage, aŭ nokte, estas al li egale!… Li iros al la episkopo, ĉar la episkopo legas en la ĉielo, kion oni devas fari, kaj kion oni ne devas. Sed kolekti kristanojn li scius ĉiuokaze. Ĉu li ne havas sufiĉe da konatoj, sklavoj, gladiatoroj kaj liberaj homoj, kaj en Suburra, kaj trans la pontoj? Li kolektus milon, kaj du milojn da ili. Li rekaptos sian sinjorinon, kaj elkonduki ŝin el la urbo li ankaŭ scipovos, kaj iri kun ŝi li scipovos. Ili iros eĉ al la fino de la mondo, eĉ tien, el kie ili venis, kaj kie neniu aŭdis pri Romo.

Tiam li komencis rigardi antaŭ sin, kvazaŭ volante vidatingi iajn aferojn pasintajn kaj treege malproksimajn, poste li komencis paroli:

— En arbaregon? Ho, kia arbarego, kia arbarego!…

Sed post momento li forskuis de si la viziojn:

78