Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Jen, li tuj iros al la episkopo, kaj vespere kun ia cento da homoj li jam embuskos la portilon. Kaj konduku ĝin tiam ne nur sklavoj, sed eĉ pretorianoj!! Neniu jam prefere ŝovu sin sub lian pugnon, eĉ en fera armilo… Ĉar ĉu fero estas tiel forta? Se oni dece frapos feron, la kapo sub ĝi ne eltenos la frapon!

Sed Ligia kun grandega kaj kune infana seriozeco levis supren la fingron.

— Ursus! „ne mortigu” — ŝi diris.

La ligo metis sian manon, similan al bastonego, sur la malantaŭan parton de la kapo kaj komencis, murmurante, froti la nukon kun grandega embaraso: Li ja devas rekapti ŝin… „sian lumon”… Ŝi mem diris, ke nun estas lia vico… Li atentos, kiom li povos. Sed se ĝi okazus senvole? Li ja devas ŝin rekapti! Nu, se ĝi okazus, li tiel pentofaros, tiel petos pardonon de la Senkulpa Ŝafido, ke la Krucumita Ŝafido indulgos lin, mizeran… Li ja ne volus ofendi la Ŝafidon, nur la manojn li havas tiel pezajn…

Granda kortuŝo bildiĝis sur lia vizaĝo, sed volante ĝin kaŝi, li riverencis kaj diris:

— Do mi iras al la sankta episkopo.

Kaj Acte, ĉirkaŭpreninte la kolon de Ligia, komencis plori…

Ankoraŭ foje ŝi ekkomprenis, ke ekzistas iu mondo, kie eĉ en sufero estas pli da feliĉo, ol en ĉiuj luksoj kaj ĝuoj de la cezara domo, ankoraŭ foje fende malfermiĝis antaŭ ŝi pordo al lumo, sed samtempe ŝi eksentis, ke ŝi ne indas trairi tiun pordon.



79