La koro de Ligia premis sin pro sopiro je Pomponia Graecina, kiun ŝi amis per la tuta animo, kaj je la tuta domo de Aulusoj, tamen ŝia malespero pasis. Ŝi sentis eĉ certan dolĉecon, pensante, ke jen ŝi oferas por sia Vero la bonstaton kaj komforton kaj akceptas vagan, nekonatan vivon. Eble estis en tio iom da infana scivolo, kia estos tiu vivo, for, en malproksimaj landoj, inter barbaroj kaj sovaĝaj bestoj, estis tamen pli multe da profunda kaj fidanta kredo, ke ŝi agas tiel, kiel ordonis la dia Majstro, kaj ke de nun Li mem zorgos pri ŝi, kiel pri obea kaj fidela infano. Kaj en tiu okazo kia malbono povas ŝin trafi? Se venos iaj suferoj, ŝi elportos ilin en Lia nomo. Se venos neatendita morto, Li prenos ŝin, kaj iam, kiam mortos Pomponia, ili estos kune dum la tuta eterneco. Multfoje, ankoraŭ en la domo de Aulusoj, ŝi afliktis sian infanan kapeton, ke ŝi, kristanino, povas nenion fari por tiu Krucumito, pri kiu Ursus parolis kun tia kortuŝo. Sed nun la momento venis! Ligia sentis sin preskaŭ feliĉa kaj komencis rakonti pri sia feliĉo al Acte, kiu tamen ne povis ŝin ekkompreni. Forlasi ĉion, forlasi la domon, bonstaton, la urbon, ĝardenojn, templojn, portikojn, ĉion, kio estas bela, forlasi la sunan landon kaj la proksimajn homojn, kaj kial? Por kaŝi sin de amo de juna kaj bela kavaliro?… Ĉio tio ne povis eniri en la kapon de Acte. En momentoj ŝi sentis, ke tio estas prava, ke povas eĉ esti en tio ia grandega, mistera feliĉo, sed ŝi ne povis klare konsciigi tion al si, tiom pli, ke antaŭ Ligia estis ankoraŭ travivaĵo, kiu povis malbone finiĝi, kaj en kiu ŝi povis simple perdi la vivon. Acte estis denature timema kaj kun maltrankvilo ŝi pensis pri tio, kion la vespero povas alporti. Sed ŝi ne volis paroli al Ligia pri sia timo, kaj ĉar intertempe plenlume tagiĝis kaj la suno enrigardis en la atrium, ŝi komencis inklinigi ŝin al ripozo, necesa post la sendorme pasigita nokto. Ligia ne kontraŭstaris, kaj ambaŭ ili eniris en cubiculum, kiu estis vasta kaj lukse aranĝita, pro la iamaj rilatoj inter Acte kaj la cezaro. Tie ili kuŝiĝis unu apud la alia, sed Acte, malgraŭ laceco, ne povis endormiĝi. Delonge ŝi
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/84
Aspekto