Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estis malgaja kaj malfeliĉa, sed nun komencis ŝin kapti ia maltrankvilo, kiun ŝi neniam spertis antaŭe. Ĝis tiam la vivo nur ŝajnis al ŝi peza kaj senmorgaŭa, nun ĝi ekŝajnis al ŝi subite malnobla.

En ŝia kapo naskiĝadis ĉiam pli granda ĥaoso. La pordo al la lumo komencis denove jen fermi sin, jen sin malfermi. Sed en la momentoj, kiam ĝi sin malfermis, la lumo blindigis ŝin tiel, ke ŝi nenion vidis klare. Ŝi nur divenis, pli ĝuste, ke tiu lumeco entenas ian feliĉon, simple senliman, kompare kun kiu ĉio alia estas tiagrade senvalora, ke se ekzemple la cezaro forigus Poppaean kaj ree ekamus ŝin, Acten, eĉ tio ĉi estus vantaĵo. Subite venis al ŝi la ideo, ke tiu cezaro, kiun ŝi amis kaj kiun malgraŭvole ŝi konsideris ia duondio, estas iu tiel mizera, kiel ĉiu el sklavoj, kaj tiu palaco kun kolonaroj el numida marmoro estas io ne pli valora, ol amaso da ŝtonoj. Sed fine tiuj sentoj, kiujn ŝi ne povis al si konsciigi, komencis ŝin turmenti. Ŝi penis endormiĝi, sed, mordata de maltrankvilo, ne povis.

Fine, kredante, ke Ligia, super kiu ekpendis tiom da danĝeroj kaj necerteco, ankaŭ ne dormas, ŝi turnis sin al ŝi, por paroli pri ŝia vespera forkuro.

Sed Ligia dormis trankvile. En la malluman cubiculum, tra nesufiĉe precize surtirita kurteno, enfalis kelkaj helaj radioj, en kiuj flugturniĝis ora polvo. Ĉe ilia lumo Acte rimarkis ŝian delikatan vizaĝon, apogitan sur la nuda brako, la fermitajn okulojn kaj iom malfermitan buŝon. Ŝi spiris egalritme, sed tiel, kiel oni spiras en dormo.

— Ŝi dormas, ŝi povas dormi! — ekpensis Acte — ŝi ja estas ankoraŭ infano.

Tamen post momento venis en ŝian kapon la penso, ke tiu ĉi infano preferas tamen forkuri, ol iĝi amatino de Vinicius, ke ŝi preferas mizeron, ol malhonoron, vagan vivon, ol luksan domon ĉe Carinae, ol belajn vestojn, juvelojn, ol festenojn, sonojn de liutoj kaj citroj.

— Kial?

Kaj ŝi komencis rigardi Ligian, kvazaŭ volante trovi respondon en ŝia dormlulata vizaĝo. Ŝi rigardis ŝian puran frunton, la serenajn arkojn de la brovoj, la duone malfermitan buŝon, la knabinan bruston movatan de trankvilan spiro, post tio ŝi ekpensis denove:

— Kiel diferenca ŝi estas de mi!

Kaj Ligia ekŝajnis al ŝi io mirinda, ia dia vizio, iu am-

81