elektita de dioj, centfoje pli bela, ol ĉiuj floroj en la ĝardeno de la cezaro kaj ol ĉiuj skulptaĵoj en lia palaco. Sed en la koro de la grekino ne estis envio. Kontraŭe, je la penso pri la danĝeroj, kiuj minacis la knabinon, ekkaptis ŝin granda kompato. Naskiĝis en ŝi ia patrina sento; Ligia ekŝajnis al ŝi ne nur belega, sed ankaŭ tre amata, kaj proksimiginte la buŝon al ŝiaj malhelaj haroj, ŝi komenis ilin kisi.
Ligia dume dormis trankvile, kvazaŭ hejme, sub la zorgado de Pomponia Graecina. Kaj ŝi dormis sufiĉe longe. La tagmezo jam pasis, kiam ŝi malfermis siajn bluajn okulojn kaj komencis ĉirkaŭrigardi tra la cubiculum kun grandega miro.
Mirigis ŝin videble, ke ŝi ne estas hejme, ĉe Aulusoj.
— Ĉu tio estas vi, Acte? — ŝi diris fine, rimarkinte en la krepusko la vizaĝon de la grekino.
— Mi, Ligia.
— Ĉu jam estas vespero?
— Ne, infano, sed la tagmezo jam pasis.
— Kaj Ursus ne revenis?
— Ursus ne diris, ke li revenos, nur ke vespere li embuskos kun kristanoj la portilon.
— Vere.
Post tio ili forlasis la cubiculum kaj iris en banejon, kie baninte Ligian, Acte kondukis ŝin al matenmanĝo, kaj poste en la palacajn ĝardenojn, kie oni devis timi nenian danĝeran renkonton, ĉar la cezaro kaj liaj plej eminentaj korteganoj dormis ankoraŭ. Ligia la unuan fojon en la vivo vidis tiujn grandiozajn ĝardenojn, plenajn de cipresoj, pinioj, kverkoj, olivarboj kaj mirtoj, inter kiuj blankis tuta popolo da statuoj, brilis trankvilaj speguloj de lagetoj, floris tutaj boskoj da rozoj, surŝpucataj de fontana akvopolvo, kie eniron al sorĉaj grotoj ĉirkaŭkreskis hedero aŭ vinberbranĉoj, kie sur la akvoj naĝis arĝentaj cignoj, kaj inter la statuoj kaj arboj promenis domigitaj gazeloj el dezertoj de Afriko kaj diverskoloraj birdoj, venigitaj el ĉiuj konataj landoj de la mondo.
La ĝardenoj estis senhomaj; tie kaj ie laboris kun fosiloj en la manoj sklavoj, duonvoĉe kantantaj kantojn; aliaj, al kiuj oni donis momenton da ripozo, sidis apud lagetoj aŭ en ombro de kverkoj, en tremantaj lumetoj, penetrantaj tra la folioj; aliaj fine surŝprucadis rozojn aŭ palviolajn safranflorojn. Acte kaj Ligia promenis sufiĉe longe, rigardante ĉiujn mirindaĵojn de la ĝardenoj, kaj kvankam mankis al Ligia libereco de la penso, ŝi estis ankoraŭ tro infana, por