Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

povi kontraŭstari la intereson, scivolon kaj admiron. Venis eĉ en ŝian kapon la ideo, ke se la cezaro estus bona, tiam en tia palaco kaj en tiaj ĝardenoj li povus esti tre feliĉa.

Sed fine, iom lacaj, ili sidiĝis sur benko, preskaŭ tute kaŝita en cipresa densaĵo, kaj komencis paroli pri tio, kio plej multe pezis sur iliaj koroj, tio estas pri la vespera forkuro de Ligia. Acte estis multe malpli trankvila, ol Ligia, pri la sukceso de tiu forkuro. En momentoj ŝajnis eĉ al ŝi, ke tio estas freneza plano, kiu ne povas sukcesi. Ŝi sentis ĉiam pli grandan kompaton por Ligia. En ŝian kapon venis ankaŭ la ideo, ke centoble malpli danĝere estus peni pacigi Viniciuson. Post momento ŝi komencis demandi Ligian, kiel longe ŝi konas Viniciuson, kaj ĉu ŝi ne supozas, ke li eble lasus sin moligi kaj redonus ŝin al Pomponia.

Sed Ligia skuis malgaje sian malhelan kapeton.

— Ne. En la domo de Aulusoj Vinicius estis alia, tre bona, sed la hieraŭa festeno mi timas lin kaj preferas forkuri al la ligoj.

Acte demandis plu:

— Tamen en la domo de Aulusoj li estis simpatia al vi?

— Jes — respondis Ligia, klinante la kapon.

— Vi ne estas ja sklavino, kiel mi estis — diris Acte post momenta pripenso. — Vinicius povus vin edzinigi. Vi estas garantiulino kaj filino de la reĝo de l’ ligoj. Aulusoj amas vin, kiel propran infanon, kaj mi estas certa, ke ili prete akceptus vin kiel filinon. Vinicius povus vin edzinigi.

Sed ŝi respondis ankoraŭ pli mallaŭte kaj malgaje:

— Mi preferas forkuri al la ligoj.

— Ligia, ĉu vi volas, ke mi tuj iru al Vinicius, veku lin, se li dormas, kaj diru tion, kion mi diras nun al vi? Jes, mia kara, mi iros al li kaj diros: Vinicius, ŝi estas reĝa filino kaj amata infano de la glora Aulus; se vi amas ŝin, redonu ŝin al Aulusoj kaj poste prenu ŝin, kiel edzinon, el ilia domo.

La knabino tamen respondis per voĉo jam tiel mallaŭta, ke Acte apenaŭ povis aŭdi:

— Mi preferas al la ligoj…

Kaj du grandaj larmoj ekpendis sur ŝiaj mallevitaj okulharoj.

Sed la pluan interparolon interrompis brueto de proksimiĝantaj paŝoj, kaj antaŭ ol Acte havis tempon vidi, kiu venas, antaŭ la benko aperis Sabina Poppaea kun malgranda sklavina sekvantaro. Du sklavinoj tenis super ŝia kapo tufojn de strutaj