plumoj, fiksitajn sur oraj stangoj, per kiuj ili ventumis ŝin facile kaj ŝirmis kontraŭ la brulanta ankoraŭ aŭtuna suno, dum antaŭ ŝi etiopino, nigra, kiel ebono, kun pufaj mamoj, kvazaŭ ŝvelintaj de lakto, portis sur la brakoj infanon, ĉirkaŭvolvitan per purpura tuko kun oraj franĝoj. Acte kaj Ligia leviĝis, kredante, ke Poppaea pasos preter la benko, ne turninte al ili atenton, sed ŝi haltis antaŭ ili kaj diris:
— Acte, la sonoriletoj, kiujn vi alkudris al la icuncula (pupo), estis malbone alkudritaj; la infano deŝiris unu kaj ekportis al la buŝo; feliĉe, Lilith rimarkis tion sufiĉe frue.
— Pardonu, dia — respondis Acte, krucigante la manojn sur la brusto kaj klinante la kapon.
Sed Poppaea komencis rigardi Ligian.
— Kiu estas ĉi tiu sklavino — ŝi demandis post momento.
— Ŝi ne estas sklavino, dia aŭgustino, sed zorgatino de Pomponia Graecina kaj filino de la reĝo de l’ ligoj, donita de li al Romo, kiel garantiulino.
Kaj ŝi venis vin viziti?
— Ne, aŭgustino. De antaŭhieraŭ ŝi loĝas en la palaco.
— Pro kies ordono?
— Pro la ordono de la Cezaro…
Poppaea komencis ankoraŭ pli atente rigardi Ligian, kiu staris antaŭ ŝi kun klinita kapo, jen levante pro sciemo siajn radiajn okulojn, jen denove kovrante ilin per la palpebroj. Subita sulko aperis inter la brovoj de la aŭgustino. Ĵaluza pri la propra beleco kaj pri la regado, ŝi vivis en senĉesa timo, ke iam iu feliĉa rivalino pereigos ŝin, kiel ŝi pereigis Octavian. Tial ĉiu bela vizaĝo en la palaco vekis en ŝi suspekton. Per okulo de spertulino ŝi ekzamenis unurigarde la tutan figuron de Ligia, taksis ĉiun detalon de ŝia vizaĝo, kaj ektimis. „Ŝi estas simple nimfo” — ŝi diris al si. „Ŝin naskis Venuso mem”. Kaj subite venis en ŝian kapon la penso, kiu ĝis nun venis al ŝi neniam, ĉe ekvido de neniu belulino: ke ŝi estas multe pli aĝa! Ekvibris en ŝi la vundita memamo, ekkaptis ŝin maltrankvilo kaj diversaj timoj rapide trairis ŝian kapon. „Eble Nero ŝin ne vidis, aŭ eble, rigardante tra la smeraldo, li ne ĝustetaksis ŝin. Sed kio povas okazi, se li renkontos ŝin tage, ĉe sunlumo, tiel belegan?… Plie, ŝi ne estas sklavino! ŝi estas reĝa filino, el barbara gento, vere, sed reĝa filino!… Dioj senmortaj! Ŝi estas same bela, kiel mi, kaj pli juna!” La sulko inter ŝiaj brovoj iĝis ankoraŭ pli granda, kaj la pupiloj el sub la oraj okulharoj ekbrilis per malvarma brilo.