Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Sed, turninte sin al Ligia, ŝi komencis demandi kun ŝajna trankvileco:

— Ĉu vi parolis kun la cezaro?

— Ne, aŭgustino.

— Kial vi preferas esti ĉi tie, ol ĉe Aulusoj?

— Mi ne preferas, sinjorino. Petronius instigis la cezaron, ke li forprenu min de Pomponia, sed mi estas ĉi tie kontraŭvole, sinjorino!

— Kaj vi dezirus reveni al Pomponia?

La lastan demandon Poppaea faris per voĉo pli mola kaj pli milda, do en la koron de Ligia penetris espero.

— Sinjorino — ŝi diris, etendante al ŝi la manojn — la cezaro promesis fordoni min, kiel sklavinon, al Vinicius, sed vi propetu pri mi kaj revenigu min al Pomponia.

— Do Petronius instigis la cezaron, ke li forprenus vin de Aulusoj kaj fordonu al Vinicius?

— Jes, sinjorino. Vinicius estas sendonta por mi ankoraŭ hodiaŭ siajn sklavojn, sed vi, bona, vi kompatu min.

Dirinte ĉi tion, ŝi klinis sin, kaj ekkaptinte la randon de la vesto de Poppaea, atendis ŝian vorton kun batanta koro. Poppaea rigardis ŝin momente kun vizaĝo, lumigita de malbona rideto, post kio ŝi diris:

— Do mi promesas al vi, ke ankoraŭ hodiaŭ vi iĝos sklavino de Vinicius.

Kaj ŝi foriris, kiel fantomo belega, sed malbona. La orelojn de Ligia kaj Acte atingis nur krio de la infano, kiu ial komencis plori.

La okuloj de Ligia ankaŭ pleniĝis per larmoj, sed post momento ŝi prenis la manon de Acte kaj diris:

— Ni revenu. Helpon ni atendu nur el tie, el kie ĝi povas veni.

Kaj ili revenis en la atrium, kiun ili ne forlasis plu ĝis la vespero. Kiam mallumiĝis kaj kiam sklavoj enportis kvaroblajn meĉlampojn kun grandegaj flamoj, ili ambaŭ estis tre palaj. Ilia interparolo ŝiris en ĉiumomente. Ambaŭ ili aŭskultis, ĉu iu ne proksimiĝas. Ligia ripetadis senĉese, ke kvankam kun bedaŭro ŝi forlasas Acten, sed tamen, ĉar Ursus jam atendas sendube en mallumo, ŝi preferus, ke ĉio okazu hodiaŭ. Tamen pro emocio ŝia spiro iĝis pli rapida kaj pli laŭta. Acte febre kolektis juvelojn, kiujn ŝi povis, kaj ligante ilin en la randon de la peplum, petegis Ligian, ke ŝi ne malakceptu tiun ĉi donacon kaj rimedon de forkuro. En momentoj ekregadis