Ĉi tiu paĝo estis validigita
profunda silento, plena de aŭdotrompoj. Al ambaŭ ŝajnis, ke ili aŭdas jen ian flustron trans la kurteno, jen malproksiman ploron de infano, jen bojadon de hundoj.
Subite la kurteno de la vestiblo moviĝis sen ia bruo, kaj alta, malhela homo kun vizaĝo signita de variolo, aperis, kiel spirito, en la atrium. Ligia en unu momento rekonis Atacinuson, liberigiton de Vinicius, kiu venadis en la domon de Aulus.
Acte ekkriis, sed Atacinus riverencis profunde kaj diris:
— Saluton al la dia Ligia de Marcus Vinicius, kiu atendas ŝin kun festeno en la domo, ornamita per verdaĵo.
La lipoj de la knabino iĝis tute blankaj.
— Mi iras — ŝi diris.
Kaj ŝi ĵetis adiaŭe la brakojn ĉirkaŭ la kolon de Acte.
| 86 |