Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
ĈAPITRO X

La domo de Vinicius efektive estis ornamita per mirta verdaĵo kaj hederoj, el kiuj oni faris plektaĵojn sur la muroj kaj super la pordoj. Kolonojn oni ĉirkaŭigis per volviĝantaj vinberbranĉoj. En la atrium, super kies malfermaĵo oni surtiris lanan purpuran kurtenon ŝirme kontraŭ la nokta malvarmo, estis lume, kiel en tago. Brulis okoblaj kaj dekduflamaj meĉlampoj, havantaj la formojn de vazoj, arboj, bestoj, birdoj aŭ statuoj, tenantaj lampojn, plenigitajn per bonodora olivoleo, skulptitaj el alabastro, el marmoro, el origita korinta kupro, ne tiel mirindaj, kiel la fama kandelingo el la templo de Apolono, uzata de Nero, sed belegaj kaj skulptitaj de famaj majstroj. Kelkaj el la meĉlampoj estis ŝirmitaj per aleksandriaj vitraĵoj aŭ diafanaj teksaĵoj el apud Induso, ruĝaj, bluaj, flavaj, violaj, tiel ke la tuta atrium estis plena de diverskoloraj radioj. Ĉie sentiĝadis la odoro de nardo, al kiu Vinicius alkutimiĝis kaj kiun li ekŝatis en la oriento. La fundo de la domo, kie svarmis virinaj kaj viraj figuroj de sklavoj, ankaŭ brilis de lumo. En la triclinium tablo estis preta por kvar personoj, ĉar la festenon, krom Vinicius kaj Ligia, estas partoprenontaj Petronius kaj Chrysothemis.

Vinicius sekvis en ĉio la vortojn de Petronius, kiu konsilis al li ne iri por venigi Ligian, sed sendi Atacinuson kun la permeso, ricevita de la cezaro, kaj mem akcepti ŝin hejme, kaj akcepti afable, eĉ kun signoj de respekto.

— Hieraŭ vi estis ebria — li parolis. — Mi vidis vin: vi kondutis al ŝi, kiel ŝtonministo el la Albana montaro. Ne estu tro insista kaj memoru, ke bonan vinon oni devas trinki malrapide. Sciu ankaŭ, ke dolĉe estas deziri, sed ankoraŭ pli dolĉe — esti dezirata.

Chrysothemis havis pri tio propran, iom alian opinion, sed Petronius, nomante ŝin sia vestpastrino kaj sia kolombineto, komencis klarigi al ŝi la diferencon, kiu estas inter lerta cirka ĉaristo kaj knabo, kiu unuafoje suriras kvadrigon. Poste, turninte sin al Vinicius, li parolis plu:

— Akiru ŝian fidon, gajigu ŝin, estu grandanima por ŝi.