Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Mi ne volus vidi malgajan festenon. Ĵuru eĉ al ŝi je Hadeso, ke vi revenigos ŝin al Pomponia, kaj ĝi estos jam via afero, ke ŝi preferu morgaŭ resti, ol reveni.

Poste, montrante al Chrysothemis, li aldonis:

— Mi de kvin jaroj ĉiutage kondutas pli malpli tiel same al tiu ĉi mia timema turtino, kaj mi ne povas plendi pro ŝia severeco…

Chrysothemis responde frapis lin per ventumilo el pavaj plumoj kaj diris:

— Ĉu mi ne rezistis al vi, satiruso!

— Pro mia antaŭinto…

— Ĉu vi ne estis ĉe miaj piedoj?

— Por meti ringojn sur iliajn fingrojn.

Chrysothemis rigardis pretervole siajn piedojn, sur kies fingroj efektive fajris briloj de juveloj, kaj ambaŭ ili komencis ridi. Sed Vinicius ne aŭskultis iliajn kontraŭparolojn. Lia koro batis maltrankvile sub la desegnoriĉa vesto de siria pastro, per kiu li ornamis sin por akcepti Ligian.

— Ili devus jam eliri el la palaco — li diris, kvazaŭ parolante al si mem.

— Ili devus — respondis Petronius. — Eble mi dume rakontu al vi pri la aŭguroj de Apolonius el Tiano, aŭ la historion pri Ruffinus, kiun mi ne finis, mi ne memoras kial.

Sed Viniciuson malmulte interesis Apolonius el Tiano, same kiel la historio de Ruffinus. Lia penso estis ĉe Ligia, kaj kvankam li sentis, ke pli bele estis akcepti ŝin hejme, ol iri kiel virinkaptisto en la palacon, li tamen kelkfoje bedaŭris, ke li ne iris, nur tial, ke li povus pli frue vidi Ligian kaj sidi apud ŝi en mallumo en dupersona portilo.

Dume sklavoj enportis tripiedon, ornamitan per kapoj de ŝafoviroj, bronzajn pladojn kun karbo, sur kiun ili komencis ŝuti etajn tranĉaĵojn da mirho kaj nardo.

— Ili jam turniĝas al Carinae — diris denove Vinicius.

— Li ne eltenos, elkuros renkonte kaj certe maltrafos ilin — ekkriis Chrysothemis.

Vinicius ridetis senpense kaj diris:

— Ne, mi eltenos.

Sed li komenci movi la nazflankojn kaj spiregi, kion vidante, Petronius levis la ŝultrojn.

— Nenion da filozofio estas en li, nek eĉ por sesterco — li diris — kaj neniam mi faros el tiu filo de Marso homon.

Vinicius eĉ ne ekaŭdis:

88